Karibia Komunumo | historio

Historio

La organizaĵo fondiĝis en 1973 kiel rezulto de 15-jaraj intertraktadoj, pere de la subskribo de la Traktato de Chaguamaras (Chaguaramas estas urbo sur la karibia insulo Trinidado). La unuaj kvar membroŝtatoj estis Barbado, Jamajko, Gujano kaj Trinidado kaj Tobago. La interŝtatan ligon antaŭis la "Karibia Liberkomerca Areo" (angle Caribbean Free Trade Area, CARIFTA).

Per la fondiĝo de la Karibia Komunumo komenciĝis la ŝanĝo de interŝtata kunlaboro de liberkomerca zono al interŝtata komunumo ne nur alstrebanta ekonomian kunlaboron - modelo estis kaj estas la Eŭropa Unio. En 2001 la registarestroj de la membroŝtatoj subskribis novan, reviziitan Traktaton de Chaguaramas, kiu plu respegulas tiun evoluon.

Other Languages
dansk: CARICOM
suomi: Caricom
Kreyòl ayisyen: CARICOM
Bahasa Indonesia: Komunitas Karibia
مازِرونی: کاراییب انجمن
norsk nynorsk: CARICOM
norsk: CARICOM
polski: CARICOM
Simple English: Caribbean Community
Tiếng Việt: Cộng đồng Caribe