Zähringer

blazono de la dinastio Zähringer

La ŝvabia mezepoka nobela dinastio Zähringer (prononco [ CEringa]), parenca al la Ŝtaŭfoj, ekde la fino de la 11-a jarcento donis al si tiun nomon, laŭ la hejma burgo Zähringen apud Frajburgo (Freiburg im Breisgau). La ankoraŭ floranta dinastio Badeno same parencas al la dinastio Zähringer.

Historio

la duklando Ŝvabio (oranĝkolore) kaj la Reĝlando Alta Burgonjo (verde) ĉirkaŭ la jaro 1000
la nobelaj regoteritorioj en Svislando ĉirkaŭ la jaro 1200 – verde la potencoteritorio de la dinastio Zähringer

Historiistoj supozas ke la dinastio Zähringer devenas el la tribo Alaholfinger de la ĝermana etno sueboj. Probable frue ili havis nobelajn privilegiojn, kiuj distingis ilin de aliaj familioj de la sueboj.

Grafo Berthold la 1-a, kiu havis diversajn regoteritoriojn en la govioj Breisgau, Thurgau (Turgovio), Ortenau kaj Baar, en 1057 havis promeson de la imperiestro Henriko la 3-a de la Sankta Romia Imperio ricevi la duklandon Ŝvabio, sed ĉar la imperiestro ne volis plenumi tiun promeson, li anstataŭe donis al la grafo la duklandon Karintio kaj la markion Verono, sen ke la grafo havis praktikan eblecon vere plenumi tiujn rajtojn je regado. La regantoj de la duklando Ŝvabio restis la Ŝtaŭfoj.

En 1097 denove konfirmiĝis ke la Ŝtaŭfoj tenu la titolon de duko de Ŝvabio, sed el la jamaj regoteritorioj de la dinastio Zähringer plus pluraj feŭdoj kreiĝis nova duklando Herzogtum Zähringen. Aliaj samtempaj nobeloj tamen ne konsideris tiun novan teritorian duklandon samranga al la pli malnovaj tribaj duklandoj. Sekve la regantoj de la dinastio Zähringer intense strebis gajni tian rekonon de samrangeco, kvankam la teritoria rivalado de la dinastioj Ŝtaŭfoj kaj Velfoj limigis ekspansian politikon de la dinastio Zähringer. En 1127 la dinastio ricevis titolon de "rektoroj" de Burgonjo. Dum la tuta plia tempo de la dinastia ekzisto la regantoj de la familio Zähringer plu penis ampleksigi sian teritorion al plenrajta duklando kaj aspektigi ke la titolo de "rektoroj" de Burgonjo samrajtus al posedo de duklando Burgonjo. Post la morto de imperiestro Henriko la 4-a de la Sankta Romia Imperio la duko Berthold la 5-a de Zähringen estis imperiestra kandidato. Berthold nur mallongtempe tenis sian kandidatiĝon, sed tiu epizodo montras ke tiutempe la dinastio havis tiom altan renomon, ke ĝi konsideriĝis "inda je imperiestra honoro".

La dinastio pli kaj pli altigis sian rangon inter la regantoj de la Sankta Romia Imperio plejparte dum la epoko de investitura kontroverso, en kiu la dinastiaj regantoj plejparte subtenis la papon.

En la 12-a jarcento la dinastio en la nuntempaj sudokcidenta Germanio kaj Svislando atingis signifan potencon, sen povi establigi kontinuan kaj stabilan duklandon kiel unueca regno. Ke la familio tamen havis fortan pozicio, je granda parto ŝuldiĝis al grandaj enspezoj pro minado de arĝento.

Ĝis la jaro 1093 la familianoj entombiĝis en Weilheim an der Teck, kie situis la burgo Limburg kiun kaj la dinastio Zähringer kaj la dinastio Badeno konsideris sian devenan fortikaĵon. Post kiam la posedaĵoj de la dinastio Zähringer trovis pli kaj pli sudokcidente, pli kaj pli malproksime de Weilheim, ekde la jaro 1093 la familianoj entombiĝis en la monaĥejo Sankta Petro en la Nigra Arbaro. La dinastia grafo Berthold la 5-a en 1200 komencis financi unuan ampleksigon de la katedralo de Frajburgo nelaste pro la celo ricevi ankoraŭ pli reprezentan tombejaron. La ĉefa linio de la dinastio tamen estingiĝis, kiam Berthold la 5-a mortis en 1218, antaŭ ol la katedralo estintus finita.

Loĝiga politiko

La dinastio en sia regoteritorio apligis aktivan loĝigan politikon, kaj fondis multajn urbojn, vilaĝojn kaj monaĥejojn. Ili elektis la lokojn kaj laŭ politikaj kaj laŭ ekonomiaj kriterioj. Unueca juro, centra administrado kaj laŭeble granda libereco de la civitanoj karakterizis la regoteritorion. Plia tipa eco estis la modela urbocentra modelo kun du centraj stratoj, kiuj ortangule renkontiĝas en la pleja urbocentro – samkiel kruco. Tiuj du stratoj do dividis la urbokernon en kvar proksimume samgrandaj kvaronoj aŭ kvartaloj. Ofte unu el la stratoj pli larĝis kaj konsideriĝis bazara strato. Inter tiuj urboj estas ekzemple Berno, Burgdorf, Bräunlingen, Freiburg im Breisgau, Freiburg im Üechtland, Haslach im Kinzigtal, Murten, Neuenburg am Rhein, Offenburg, Rheinfelden, Thun kaj Villingen.

La urboj situs je ambaŭ flankoj de la Nigra Arbaro. Tial por la dinastio aparte gravis kontroli sekurajn trafikejojn tra tiu mezalta montaro. Por pli larĝaj vojoj en la Nigra Arbaro forhakiĝis multaj arboj, kio kreis multajn novajn terenojn por setlado kaj helpis loĝigi la montaron.

Other Languages
Alemannisch: Zähringer
български: Церинги
català: Zähringen
Cebuano: Zähringen
čeština: Zähringové
Deutsch: Zähringer
eesti: Zähringid
italiano: Zähringen
ქართული: ცერინგენები
Nederlands: Huis Zähringen
polski: Zähringen
português: Casa de Zähringen
română: Zähringen
русский: Церингены
svenska: Zähringen
українська: Церінгени