Winterreise

Winterreise estas lidociklo, konsistanta el 24 lidoj por kantvoĉo por piano, kiun Franz Schubert finverkis aŭtunon de 1827, jaron antaŭ sia morto. La kompleta titolo de la lidociklo

tekstas: Winterreise. Ciklo de lidoj de Wilhelm Müller. Por unu kantvoĉo kun akompano de la piano komponita de Franz Schubert. Op. 89. Unua parto (lidoj 1-12). Februaron de 1827. Dua parto (lidoj 13–24). Oktobro de 1827.

Ekesto

Wilhelm Müller

La tekstoj devenas de Wilhelm Müller (1794–1827). La unuajn dek du poemojn li verkis sub la titolo „Wanderlieder von Wilhelm Müller“. „Die Winterreise. In 12 Liedern“ kaj publikigis ilin en 1823 ĉe eldonejo Urania. Pliaj dek verkoj aperis en 1823 en la Deutschen Blättern für Poesie, Literatur, Kunst und Theater. Komence aperis do nur 22 el la 24 poemoj. Nur en 1824 aperis sub la nomo „Gedichte aus den hinterlassenen Papieren eines reisenden Waldhornisten. Zweites Bändchen. Lieder des Lebens und der Liebe“ [Poemoj el la postlasitaj paperoj de vojaĝanta ĉaskornisto] ĉiuj poemoj kune, pliampleksigitaj per „Die Post“ kaj „Täuschung“.

Müller devenis el Dessau kaj umis en la ŝvaba poetorondo ĉirkaŭ Ludwig Uhland, Justinus Kerner, Wilhelm Hauff kaj Gustav Schwab. Li estis influita de la romantistoj Novalis (Friedrich von Hardenberg), Clemens Brentano kaj Achim von Arnim. Franz Schubert sentis sin tuj kortuŝita de la tekstoj kaj muzikigis ilin en la mortojaro de Wilhelm Müller, jaron antaŭ sia propra morto.

La unuajn 12 poemojn li muzikigis, laŭ memskribaĵo, en februaro 1827. Tiujn ĉi publikigis la 24-an de januaro 1828 la viena eldonisto Tobias Haslinger. Verŝajne malfrusomeron de 1827 Schubert trafis sur la restajn 12 poemojn, kiun li nun ankaŭ muzikigis. Tiujn ĉi ankaŭ Tobias Haslinger publikigis, nur ses semajnojn post la morto de Schubert, la 31-an de decembro 1828. Schubert kaj Müller neniam persone renkontiĝis. Ĉu tiu ĉi eksciis ankoraŭ antaŭ sia morto en 1827 de la muzikigoj de Schubert, estas neklara.

Franz Schubert
Other Languages
català: Winterreise
čeština: Zimní cesta
Deutsch: Winterreise
English: Winterreise
français: Winterreise
עברית: מסע החורף
íslenska: Vetrarferðin
italiano: Winterreise
日本語: 冬の旅
português: Winterreise
русский: Зимний путь
svenska: Winterreise
українська: Зимова подорож
中文: 冬之旅