Will Durant

William Durant kaj Ariel Durant (1930).
La Novjorka Moderna Lernejo, ĉ. 1911–1912, direktoro Will Durant kaj lernantoj. Tiu foto estis la kovrilpaĝo de unua numero de la gazeto The Modern School.

William James DURANT ([d ə ˈ r Æ n t]; 5a de novembro 1885 - 7a de novembro 1981) estis usona verkisto, historiisto, kaj filozofo. Li estas plej konata pro The Story of Civilization (La Rakonto de Civilizo), nome 11 volumoj skribitaj en kunlaboro kun lia edzino, Ariel Durant, kaj publikigitaj inter 1935 kaj 1975. Li pli frue estis konata por The Story of Philosophy (1926), priskribita kiel "mirinda laboro kiu helpis popularigi filozofion".[1]

Li elpensis filozofion kiel totala perspektivo por vidi aferojn sub specie totius, frazo inspirita el la frazo de Spinoza sub specie aeternitatis.[2] Li serĉis unuigi kaj humanigi la grandan korpuson de historia scio, kiu kreskis volumene kaj iĝis fragmenta en esoterajn specialaĵojn, kaj vivigi ĝin por nuntempa aplikiĝo.[3]

La ge-Durant estis premiitaj per la Premio Pulitzer por ĝenerala ne-fikcio en 1968 kaj per la Presidential Medal of Freedom (Prezidenta Medalo de Libereco) en 1977.

Referencoj

  1. ROGERS, Will. (1966) The Papers of Will Rogers. University of Oklahoma Press. La detaloj de tiu libro ŝajnas eraraj
  2. . What is Philosophy?. Arkivita el la originalo je December 28, 2010.
  3. DURANT, Will. (1935) Our Oriental Heritage. Simon & Schuster.
Other Languages
Afrikaans: Will Durant
العربية: ويل ديورانت
azərbaycanca: Uill Dürant
تۆرکجه: ویل دورانت
čeština: Will Durant
Ελληνικά: Γουίλ Ντυράν
English: Will Durant
español: Will Durant
français: Will Durant
íslenska: Will Durant
italiano: Will Durant
kurdî: Will Durant
ਪੰਜਾਬੀ: ਵਿਲ ਡੁਰਾਂਟ
polski: Will Durant
پنجابی: ول ڈیورنٹ
português: Will Durant
српски / srpski: Вил Дјурант
svenska: Will Durant
Tiếng Việt: Will Durant