Vivdaŭro (tekniko)

La vivdaŭro de aparatoj kaj sistemoj povas esti prezentita per diagramo, kiu estas nomata bankuvo-diagramo, ĉar ĝi similas al sekcaĵo de bankuvo.

Badewannenkurve.png

La horizontala akso de la diagramo montras la tempon ekde la komenco de la uzado de la aparato, la vertikala akso montras la kvanton de difektoj   po tempounuo. Fidindaj datoj nur eblas, se statistike sufiĉe granda kvanto de aparatoj estas analizata.

La kvanto de difektoj estas dum fazo I alta, ĉar mankoj dum la produktado kaj mankhavaj komponentoj rimarkiĝas tuj dum la unua tempo, respektive rezultigas difektojn. Speciale la varmiĝo dum tiu startfazo kaŭzas mekanikan streĉon en komponentoj, kiu rezultas en difektoj.

Post kiam tiuj t. n. infanaj malsanoj estas pasitaj sekvas longa stabila fazo II kun malmultaj difektoj.

Je la fino de la vivdaŭro, dum fazo III okazas malrapide kreskantaj kvantoj de difektoj. Tiuj estas kaŭzitaj de aĝiĝo kaj konsumiĝo.

Rimedoj kontraŭ difektoj

Dum fazo I

Por eviti, ke la kliento estas ĝenata de la komencaj difektoj, oni faras prov-fazon en la fabriko, tuj post la fabrikado kaj antaŭ la liverado. Ekzemple televido-aparato estas provita dum kelkaj horoj. Por pliigi la streĉon, oni aplikas pli ol normalan tension, ekz. 245 V anstataŭ 230 V, kaj aplikas mekanikan streĉon per vibrado. Tiel efikas, ke la kliento ricevas sian aparaton jam en fazo II, dum kiu nur malmultaj difektoj okazas.

La efiko estas ekonomie tre granda. Sperto montras, ke riparo post liverado kostas 10-foje pli ol riparado jam en la fabriko. Eĉ 10foje malpli kosta estas, eviti difektojn jam dum la fazo de konstruo. Vidu kvalito, regulo de dek de Taguchi.

Dum fazo II

Antaŭ fazo III komencas, oni devas flegi la produkton. Ĉiuj partoj, pri kiuj oni scias, ke ili aĝiĝas aŭ konsumiĝas, devas laŭ plano esti ŝanĝitaj antaŭ ili kaŭzas difekton. Ekzemplo: en automobiloj rimenoj, bremsoj, sparkiloj estas ŝangitaj laŭ flegoplano.

Dum fazo III

Similaj agoj kiel dum fazo II, sed adekvate al tiu fazo.

Por la liverantoj estas grave, scii, kiuj partoj plej probable difektiĝas. Statistikoj pri riparoj helpas identigi ilin. Informoj pri difektoj devas regule esti senditaj al la inĝenieroj, por ke tiuj reagu rapide kaj plibonigu la konstruon. Novaj modeloj nepre ne havu la samajn problemojn kiel la antaŭaj.

Helpas savi kostojn, se partoj ŝanĝendaj estas tiel konstruitaj, ke ili facile povas esti forprenitaj kaj muntitaj. En detalo: Tiuj partoj ne estu fiksitaj per nitoj aŭ gluo, aŭ per veldado, sed per ŝraŭboj.

Partogrupoj: Nun ofte partogrupoj estas liveritaj de sub-liveranto al la fina liveranto. La partogrupoj aperas kiel unu artikolo en la partolisto. Efiko ofte estas, ke nur tiu artikolo aperas kiel ŝanĝo-parto. Ekzemplo: Ŝloso de aŭtomobilo estas kompleksa partogrupo, kiu enhavas diversajn partojn: ricevilon por eldistanca ŝaltado, relajson, motoron, dentradojn kaj la ŝloson mem. Se unu el tiuj partoj estas difekta, nur eblas ŝanĝi la tutan multekostan grupon, ne la pli malmultekostan difektan parton. Ekzemple la relajso ne estas liverebla.

Ekzemplo elektraj aparatoj: Ofte la nutrokablo estas la unua parto kiu difektas, ĉar ĝi estas ofte movigita, tirita. Preferinda estas ŝtopigita kablo anstataŭ fiksa.

Other Languages