Verĉelo

Vercelli
Ŝtato Flago-de-Italio.svg  Italio
Regiono Flag of Piedmont.svg Piemonto (2005)
Provinco VC  Verĉelo (2005)
Geografia situo 45° 19′ N, 8° 25′ O45.3166666666678.4166666666667Koordinatoj: 45° 19′ N, 8° 25′ O
Alto super marnivelo m
Areo 79 (2005) km²
Loĝantaro 44967 (31-12-04)
Loĝdenso 569 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Asigliano Vercellese, Borgo Vercelli, Caresanablot, Desana, Lignana, Olcenengo, Palestro (PV), Prarolo, Salasco, Sali Vercellese, San Germano Vercellese, Villata, Vinzaglio (NO) (2005)
Patrono Sankta Eŭzebo de Verĉelo
Festa tago 1-a de aŭgusto (2005)
Nomo de loĝantoj vercellesi
Poŝtkodo 13100 (2005)
Imposta kodo L750 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 002158 (2005)
Telefona prefikso 0161 (2005)
Retpaĝo http://www.comune.vercelli.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v   d  
Information icon.svg

Vercelli - en la antikva tempo Vercellae, en la piemonta Vërsèj, esperantigebla Verĉelo - estas komunumo de Italio, en orienta Piemonto, kie enloĝas ĉirkaŭ 45.000 homoj.

La urbo estis fondita de Keltaj kaj Liguraj popoloj. En 102 a.K. la antikva etno de cimbroj en granda batalo apud la urbo kontraŭ la armeo de la Romia Respubliko estis ekstermita.

La havas barbaran originon, sed ĝi pligrandiĝis kaj pligraviĝis dum la Romia Imperio kaj ĉefe dum la mezepoko, post ĝia kristaniĝo. Verĉelo estis kristanigita de episkopo Sankta Eŭzebo, unua episkopo de Piemonto, kaj dum mezepoka periodo ĝi estis fakte la plej grava urbo de la regiono laŭ religia vidpunkto. Dum malfrua mezepoko multaj sieĝoj kaj bataloj atakis nordan Italion kaj Verĉelon mem, kiu multfoje ŝanĝi posedanton, ĝis 1713 kiam per Utrekta Traktato ĝi fine iĝis posedaĵo de Savoja dinastio, kaj ekde tiam estis konstruitaj multaj mirindaj kaj artaj palacoj, preĝejoj kaj stratoj. Post la franca revolucio kaj la invado de Napoleono, Verĉelo iĝis franca ĝis fino de Napoleona Imperio. Dum la unuiĝo de Italio, dum 1800, Verĉelo havis gravan rolon en la batalo kontraŭ la aŭstro-hungara armeo, barante ĝin per la kreado de akva barilo tra la verĉelaj rizkampoj. Ekde la italia unuiĝo Verĉelo estas eta provinco, kaj sufiĉe riĉa urbeto, kie videblas interesaj artaĵoj ĉefe mezepokaj kaj postmezepokaj; ĝia ĉefa ekonomia forto esta la kultivado kaj komercado de rizo, kaj ĝia riza merkato estas inter la unuaj de tuta Eŭropo.

Monumentoj de Verĉelo


Preĝejo de Sankta Andreo

Preĝejo de Sankta Andreo

La preĝejo de Sankta Andreo estas la simbolo de Verĉelo, ĝi estis konstruata inter 1219 kaj 1227, laŭ la volo de kardinalo Guala Bicchieri (Gŭala Bikjeri). Ĝi estas unika ekzemplo de miksita stilo inter la lombard-emilia romanikstilo kaj la franca gotikstilo. Ĝi enhavas tri navojn kun ege alta transepto, kaj ene estas riĉa kaj valorplena ligna ĥorejo. En la enaj ĉambroj estas konservata ligna krucifikso, el la XIV jarcento. Kaj apud la preĝejo estas ankaŭ belega klostro rektangula.

Preĝejo de Sankta Kristoforo

Preĝejo de Sankta Kristoforo

La preĝejo de Sankta Kristoforo estis konstruata en 1515, kaj ene admireblas multaj pentraĵoj de Gaudenzio Ferrari (Gaŭdencjo Ferrari), kaj plie la tuta plafono estas pentrita per 1700-aj desegnoj. La arkitekturo mem de la preĝejo vere vidindas pro la balustrado de Filippo Juvarra kaj la belaj lignaj dekoraĵoj.

Placo Cavour

Placo Cavour

La nuntempa placo Cavour (Kavur') antaŭe estis nomata Piazza Maggiore (nome "Plej Granda Placo"), pro ĝia graveco kaj grandeco, kaj nun havas tiun nomon pro la monumento dediĉita al la piemonta politikisto: Camillo Benso di Cavour (Kamillo Benso di Kavur'), kiu staras meze de la placo. Verŝajne la placo estas en la loko kie estis la romia forumo, kaj nuntempe beligas ĝin mezepokaj palacoj kaj restaĵoj.

Other Languages
العربية: فيرتشيلي
беларуская: Верчэлі
български: Верчели
brezhoneg: Vercelli
català: Vercelli
čeština: Vercelli
dansk: Vercelli
Deutsch: Vercelli
Ελληνικά: Βερτσέλλι
English: Vercelli
español: Vercelli
eesti: Vercelli
euskara: Vercelli
فارسی: ورچلی
suomi: Vercelli
føroyskt: Vercelli
français: Verceil
Gaeilge: Vercelli
galego: Vercelli
magyar: Vercelli
Հայերեն: Վերչելի
Bahasa Indonesia: Vercelli
íslenska: Vercelli
italiano: Vercelli
한국어: 베르첼리
Latina: Vercellae
lumbaart: Vercèj
lietuvių: Verčelis
Bahasa Melayu: Vercelli
Napulitano: Vercelli
Nederlands: Vercelli (stad)
norsk nynorsk: Vercelli
norsk: Vercelli
occitan: Vercèlh
Papiamentu: Vercelli
polski: Vercelli
Piemontèis: Vërsèj
português: Vercelli
română: Vercelli
tarandíne: Vercelli
русский: Верчелли
sardu: Bertzeddi
sicilianu: Vercelli
Scots: Vercelli
srpskohrvatski / српскохрватски: Vercelli
Simple English: Vercelli
slovenščina: Vercelli
српски / srpski: Верчели
svenska: Vercelli
Türkçe: Vercelli
українська: Верчеллі
اردو: ویرچیلی
Tiếng Việt: Vercelli
Volapük: Vercelli
Winaray: Vercelli
中文: 韦尔切利
Bân-lâm-gú: Vercelli