Urso

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Urso
Troveblo de fosilioj: = frua Mioceno - Lastatempe
Kodiaka bruna urso
Kodiaka bruna urso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
G. Fischer de Waldheim, 1817
Genroj kaj subgenroj

Ailuropoda
Helarctos
Melursus
Ursus
Tremarctos
Arctodus † kaj kelkaj pliaj formortintaj genroj

Aliaj Vikimediaj projektoj
v   d  
Information icon.svg

La Urso estas komuna nomo de mamuloj el familio Ursedoj. Plimulto el ili estas grandaj, plandmarŝaj kaj preskaŭ senvostaj, ĉionvoraj kaj ofte danĝeraj rabobestoj. Unu el plej konataj kaj popularaj genroj en la familio estas Ursus, aparte la specio Ursus arctos ( bruna urso). Ĝi estas inteligenta kaj dresebla besto, kiu tradicie rolis en cirkoj kiel favoratoj de la infana publiko. Ursojn eblas trejni danci, rajdi biciklon, paŝi sur la antaŭaj piedoj ktp.

Remburitaj pluŝaj ursoformaj pupoj estas populara ludilo.

Priskribo

Malsimile al aliaj kvarpieduloj, ursoj sidas simile al homoj
Plandaj piedoj estas unu el karakteraj ecoj, kiuj distingas ursojn de aliaj karnomanĝuloj

El ĉiuj grandaj karnomanĝulaj familioj, ursoj havas plej konstantan aspekton. Ili estas grandaj, fortikaj bestoj kun relative mallongaj kruroj. Ili havas iun seksan duformismon je grando, kun inoj pli malgrandaj kaj malpezaj ol virseksuloj. Ĝenerale la duformismo estas pli granda kun pli grandaj specioj, kaj estas pli varia en specioj, en kiuj averaĝa grando ankaŭ varias de populacio al populacio. Ursoj estas la plej grandaj kaj pezaj karnomanĝuloj, kaj iuj brunaj aŭ polusaj ursoj atingas pezon de pli ol 750 kg. Polusa urso havas plej grandan averaĝan pezon inter ĉiuj ursaj specioj, kvankam iuj apartaj individuoj de bruna urso povas esti eĉ pli grandaj. La plej malgranda ursa specio estas sunurso, kies virseksuloj pezas averaĝe ĉirkaŭ 65 kg kaj inoj ĉirkaŭ 45 kg. [1]

Malsimile al aliaj karnovoruloj, ursoj estas plandomarŝaj, t.e. iliaj malantaŭaj piedoj tenas plejparton de pezo kiam ili marŝas. Ilia marŝmaniero aspektas iom malgracia, sed ili fakte kapablas de realtive rapida kurado, ekzemple, bruna urso atingadas rapidon ĝis 48 km/h (kvankam felisedojkanisedoj estas ĝenerale pli rapidaj). Ili povas stari aŭ eĉ marŝi sur iliaj malantaŭaj piedoj kun rimarkinde bona balanco kaj uzas tiun eblon por preni ion de supre aŭ dum ĉasado, batante predon de supre. Ili havas grandajn, neretrakteblajn ungegojn, kiujn ili uzas por fosado, grimpado aŭ dum ĉaso. Iliaj oreloj estas malgrandaj kaj rondecaj.

Ursoj havas bonegan flarpovon, fakte, plej bonan el ĉiuj karnomanĝuloj kaj eble kompareblaj kun tiu de orikteropoj. Ursoj vaste uzas diversajn odorajn markilojn por komunikiĝo kun samspecianoj (ekzemple, por forpelo de malamikoj aŭ por trovo de seksuma partnero). Krome, flaro estas la plej grava senso por trovo de plimulto el ursa dieto. [1]

Dentiĝo

Malsimile al aliaj karnomanĝuloj, ursoj havas realative nespecialan dentan sistemon kaj iliaj rabobestaj dentoj ne estas tre disvolvitaj. Iliaj kaninoj estas grandaj kaj akraj, sed la molaroj estas plataj kaj adaptitaj por kraŝado de herba manĝaĵo. Formo kaj kvanto de dentoj varias eĉ kadre de iu aparta specio. Oni supozas, ke tio signifas ke ursoj estas nun evoluantaj el karnovora al plejparte herbovora dieto. Polusaj ursoj havas ree disvolvitajn rabobestajn dentojn, ĉar ili ree transvenis al preskaŭ plene rabobesta dieto. [2] La denta formulo de ĉiuj vivantaj ursoj estas .

Other Languages
адыгабзэ: Мышъэ
Afrikaans: Beer
አማርኛ: ድብ
aragonés: Ursidae
Ænglisc: Bera
العربية: دب
ܐܪܡܝܐ: ܕܒܐ
অসমীয়া: ভালুক
asturianu: Ursidae
авар: Ци
Aymar aru: Jukumari
azərbaycanca: Ayıkimilər
башҡортса: Айыу һымаҡтар
беларуская: Мядзведзевыя
беларуская (тарашкевіца)‎: Мядзьведзевыя
български: Мечкови
বাংলা: ভাল্লুক
བོད་ཡིག: དོམ།
brezhoneg: Arzheged
bosanski: Medvjed
буряад: Баабгай
català: Ós
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Hṳ̀ng
нохчийн: Нана-ча
Cebuano: Oso
Choctaw: Nita
ᏣᎳᎩ: ᏲᎾ
Tsetsêhestâhese: Náhkohe
کوردی: ورچ
corsu: Orsu
čeština: Medvědovití
Чӑвашла: Упа йышшисем
Cymraeg: Arth
dansk: Bjørne
Deutsch: Bären
Zazaki: Heş
dolnoserbski: Mjadwjeźe
Ελληνικά: Αρκούδα
English: Bear
español: Ursidae
eesti: Karulased
euskara: Hartz
فارسی: خرس
suomi: Karhut
føroyskt: Bjarnir
français: Ursidae
arpetan: Ôrs
Frysk: Bearen
Gaeilge: Béar
贛語:
Gàidhlig: Mathan
galego: Oso
客家語/Hak-kâ-ngî: Yùng
עברית: דוביים
हिन्दी: भालू
hrvatski: Medvjedi
hornjoserbsce: Mjedwjedźe
Kreyòl ayisyen: Lous
magyar: Medvefélék
Հայերեն: Արջեր
interlingua: Ursidae
Bahasa Indonesia: Beruang
Ido: Urso
íslenska: Bjarndýr
italiano: Ursidae
ᐃᓄᒃᑎᑐᑦ/inuktitut: ᐊᑎᖅᐳᖅ
日本語: クマ
la .lojban.: cribe
Basa Jawa: Bruwang
ქართული: დათვისებრნი
Qaraqalpaqsha: Ayıwlar
Адыгэбзэ: Мыщэ
қазақша: Аюлар
kalaallisut: Ursidae
ಕನ್ನಡ: ಕರಡಿ
한국어:
Перем Коми: Ош котыр
Kurdî: Hirç
коми: Ош
kernowek: Arth
Кыргызча: Аюулар
Latina: Ursidae
Ladino: Lonso
Lëtzebuergesch: Bieren
лакку: Цуша
лезги: Сев
Limburgs: Bere
ລາວ: ໝີ
lietuvių: Lokiniai
latviešu: Lāču dzimta
मैथिली: भालु
мокшень: Офта
олык марий: Маска
Māori: Pea
македонски: Мечка
മലയാളം: കരടി
монгол: Баавгай
मराठी: अस्वल
кырык мары: Мӧскӓ
Bahasa Melayu: Beruang
မြန်မာဘာသာ: ဝက်ဝံ
эрзянь: Овтот
مازِرونی: اش
Nāhuatl: Tlacamayeh
Napulitano: Urzo
नेपाली: भालु
नेपाल भाषा: माकःधुँ
Nederlands: Beren
norsk nynorsk: Bjørn
Diné bizaad: Shash
Ирон: Арс
Picard: Ors
پنجابی: رچھ
پښتو: يږ
português: Ursidae
Runa Simi: Ukumari
română: Urs
armãneashti: Ursâ
русский: Медвежьи
саха тыла: Эһэ
sicilianu: Ursidae
Scots: Beir
srpskohrvatski / српскохрватски: Medvjed
Simple English: Bear
slovenčina: Ursida
slovenščina: Medvedi
Soomaaliga: Buti
shqip: Ariu
српски / srpski: Медвед
Seeltersk: Boare
Basa Sunda: Biruang
svenska: Björnar
Kiswahili: Dubu
தமிழ்: கரடி
ತುಳು: ಕರಡಿ
తెలుగు: ఎలుగుబంటి
тоҷикӣ: Хирс
ไทย: หมี
Tagalog: Oso
Türkçe: Ayıgiller
татарча/tatarça: Аюсыманнар
тыва дыл: Адыг
удмурт: Гондыр
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: ئېيىق
українська: Ведмедеві
اردو: ریچھ
oʻzbekcha/ўзбекча: Ayiqlar
vèneto: Bero
vepsän kel’: Bur kondi
Tiếng Việt: Gấu
Winaray: Oso
хальмг: Аю
ייִדיש: בער
Vahcuengh: Mui
中文: 熊科
Bân-lâm-gú: Hîm
粵語: