UTC

UTC en Eŭropo
UTC en la Mondo

Estas 2018-10-18 T 21:55 en UTC
(vidu W3C Formoj de dato kaj tempo)

Universala Tempo Kunordigita (UTCUTK) estas la tempo ĉe la nula longitudo de 0° (UTC+0) kaj estis antaŭe nomita GMT. UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel, ke:

UTC - GMT < 0.9 s

La supersekundo estas necesa ĉar la rotacio de la Tero estas ĉiam malplirapidiĝanta.

La internacia mallongigo "UTC" venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time kaj TUC, el francalingva Temps universel coordonné kaj estas neŭtrala por ambaŭ.

GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas la Tempon Atoman Internacian (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo). UTC kiel referenca nulo por la longitudo, estas ankaŭ kelkfoje nomita Zulua tempo (Z). La UTC de +1 al +12 oriente de Grenviĉo ricevas la literojn A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M. Same, Okcidente de Grenviĉo en UTC de -1 al -12 la horzonoj ricevas la literojn de N ĝis Y. Do ekz. UTC+2 ricevas la literon B (Bravo) kaj korespondas al la Orienteŭropa Tempo (EET); same UTC-7 ricevas la literon T (Tango) kaj korespondas al la Usona kaj Kanada Montara Norma Tempo (MST).

Ofte oni ne diras UTC sed mallonge UT, universala tempo. En normala praktiko ne gravas la supersekundo, aŭ ono de ĝi.

Other Languages
Alemannisch: UTC
azərbaycanca: Ümumdünya vaxtı
беларуская (тарашкевіца)‎: Унівэрсальны каардынаваны час
brezhoneg: UTC
Cymraeg: UTC
dansk: UTC
Zazaki: UTC
ދިވެހިބަސް: ޔޫ.ޓީ.ސީ.
eesti: UTC
euskara: UTC
Võro: UTC
føroyskt: UTC
Nordfriisk: UTC
Ido: UTC
íslenska: UTC
日本語: 協定世界時
한국어: 협정 세계시
Latina: UTC
Lëtzebuergesch: Koordinéiert Weltzäit
Limburgs: UTC
မြန်မာဘာသာ: Coordinated Universal Time
Nedersaksies: UTC
Nederlands: UTC
norsk nynorsk: UTC
norsk: UTC
Nouormand: UTC
саха тыла: UTC
sicilianu: UTC
davvisámegiella: UTC
srpskohrvatski / српскохрватски: Koordinirano univerzalno vreme
српски / srpski: UTC
Seeltersk: UTC
Basa Sunda: UTC
Tagalog: UTC
татарча/tatarça: Bötendönya kileşterelgän waqıtı
oʻzbekcha/ўзбекча: UTC
vepsän kel’: UTC
Bân-lâm-gú: UTC