Tutmondiĝo

Teknologioj de komunikado kaj tutmondiĝo (kontinentoj)

Tutmondiĝo estas proceso, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo, kiel komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, politikaj interesoj, sociaj movadoj, popolmigrado, novaj teknologiaj kapabloj, kulturaj influoj ktp. efikas apartajn landojn.

Tutmondiĝo estas la procezo de internacia integrado okazinta pro la interŝanĝo de mondkonceptoj, produktoj, ideoj kaj aliaj aspektoj de la kulturo.[1][2]

La fenomeno de plifortiĝanta internacia interplektiĝo okazas je la tavolo de individuoj, socioj, institucioj kaj ŝtatoj.

Esenca kondiĉo por la fenomeno de tutmondiĝo konsideriĝas la teknologia progreso en la 20-a jarcento, aparte en la teknologioj de komunikado kaj transportado, kaj la politikaj decidoj pri "liberaligo" de la tutmonda komerco. Antaŭeniro en transporto kaj telekomunikado, kiaj la popularigo de telegrafo kaj ties posteulo Interreto, estas ĉefaj faktoroj en la procezo de tutmondiĝo, generante plian interdependon el ekonomiaj kaj kulturaj agadoj.[3]

Kvankam fakuloj lokigas la originon de tutmondiĝo en modernaj epokoj, aliaj markas ties historion longe antaŭ la eŭropa Epoko de Malkovroj kaj la veturoj al la Nova Mondo. Kelkaj eĉ markas la originojn al la 3a jarmilo a.K.[4][5] Fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento, la ligiteco de la tutmondaj ekonomioj kaj kulturoj kreskiĝis rapide.

La terminon en sia anglalingva formo globalization en 1983 konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt. La terminon en sia anglalingva formo globalization estis pli kaj pli uzata ekde la mezo de la 1980aj jaroj kaj ĉefe ekde la mezo de la 1990aj jaroj.[6] En 2000, la Internacia Monunua Fonduso (IMF) identigis kvar bazajn aspektojn de tutmondiĝo: komerco kaj financa trasendado, kapitalaj kaj investaj movadoj, migradoj kaj aliaj movoj de personoj, kaj la disemado de scio.[7] Krome, mediaj defioj kiaj la klimata ŝanĝo, problemoj pri akva kaj aera poluado, kaj trofiŝkaptado de oceanoj estas ligitaj kun tutmondiĝo.[8] Tutmondiĝaj procezoj tuŝas al kaj estas tuŝitaj de negocoj kaj labor-organizado, ekonomiko, sociaj kaj kulturaj resursoj, kaj la natura medio.

Termino kaj signifoj

La anglalingva termino globalization, hispanlingve globalización, germanlingve Globalisierung, ruse Глобализация ["globalizacija"], en Esperanto laŭvorte "terglobiĝo", komence uziĝis en fakaj publikaĵoj de socia scienco, unuafoje almenaŭ en 1944; en 1961 la vorto globalization ekaperis en anglalingva leksikono. La ekonomikan anglalingvan terminon "globalization" plej forte influis kaj konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt (1925–2006), en 1983 per la artikolo "The Globalization of Markets" [9] en la magazino Harvard Business Review.

Alia, internacie malpli forte uzata termina variaĵo estas la franclingva vorto mondialisation, alilingve ekzemple germane Mondialisierung, en Esperanto laŭvorte "mondiĝo". Iuj aŭtoroj ne nomas la priskribitan proceson "tutmondiĝo", sed "sennaciiĝo" (ekzemple germane EntnationalisierungDenationalisierung), por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la proceso de tutmondiĝo.

La fenomeno jam pridiskutiĝis longe antaŭ ol ekestis la termino. Ekzemple la germana filozofo Karl Jaspers en sia kulturkritika publikaĵo Die geistige Situation der Zeit ("la spirita situacio de la epoko", 1932) uzis la germanlingvan adjektivon planetarisch, do "tutplaneda": "El teknika kaj ekonomika vidpunkto, ĉiuj problemoj ŝajne iĝas tutplanedaj".[10] La proceso de tutmondiĝo laŭ li signifis "hororan" samniveliĝon. Karl Jaspers elstarigis, ke la tutmondiĝo de la 20-a jarcento diferenciĝas de similaj tendencoj de antaŭaj epokoj per tio ke ne nur la ekonomiaj interrilatoj pli interplektiĝis, sed ĉiuj interrilatoj, inkluzive de la militoj, kiel montris la unua mondmilito kaj post la publikigo de lia verko ankaŭ la dua mondmilito. La homaj kulturoj disvastiĝas tutmonde, sed post unua "deliro de pli vasta spaco" li priskribas "senton de tutmonda malvasteco".[11]

Other Languages
Afrikaans: Globalisering
Alemannisch: Globalisierung
aragonés: Globalización
العربية: عولمة
asturianu: Globalización
azərbaycanca: Qloballaşma
башҡортса: Глобалләшеү
žemaitėška: Gluobalėzacėjė
беларуская: Глабалізацыя
беларуская (тарашкевіца)‎: Глябалізацыя
български: Глобализация
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: বিশ্বায়ন
brezhoneg: Bedeladur
bosanski: Globalizacija
کوردی: جیھانگیری
čeština: Globalizace
Cymraeg: Globaleiddio
English: Globalization
español: Globalización
euskara: Globalizazio
føroyskt: Alheimsgerð
français: Mondialisation
Gaeilge: Domhandú
ગુજરાતી: વૈશ્વિકરણ
हिन्दी: वैश्वीकरण
Fiji Hindi: Vaisvikaran
hrvatski: Globalizacija
Հայերեն: Գլոբալացում
Bahasa Indonesia: Globalisasi
Ilokano: Globalisasion
íslenska: Hnattvæðing
italiano: Globalizzazione
Basa Jawa: Globalisasi
қазақша: Жаһандану
ಕನ್ನಡ: ಜಾಗತೀಕರಣ
한국어: 세계화
къарачай-малкъар: Глобализация
Latina: Globalizatio
Lëtzebuergesch: Globaliséierung
Limburgs: Globalisering
lietuvių: Globalizacija
latviešu: Globalizācija
Malagasy: Fanatontoloana
македонски: Глобализација
монгол: Даяарчлал
Bahasa Melayu: Globalisasi
Mirandés: Globalizaçon
नेपाल भाषा: हलिमिकरण
Nederlands: Mondialisering
norsk nynorsk: Globalisering
occitan: Globalizacion
ਪੰਜਾਬੀ: ਸੰਸਾਰੀਕਰਨ
polski: Globalizacja
Piemontèis: Mondialisassion
português: Globalização
română: Globalizare
русский: Глобализация
русиньскый: Ґлобалізація
संस्कृतम्: वैश्वीकरणम्
саха тыла: Глобализация
srpskohrvatski / српскохрватски: Globalizacija
Simple English: Globalization
slovenčina: Globalizácia
slovenščina: Globalizacija
српски / srpski: Глобализација
svenska: Globalisering
Kiswahili: Utandawazi
తెలుగు: ప్రపంచీకరణ
тоҷикӣ: Ҷаҳонишавӣ
Tagalog: Globalisasyon
Türkçe: Küreselleşme
татарча/tatarça: Глобальләшү
українська: Глобалізація
Tiếng Việt: Toàn cầu hóa
Winaray: Globalisasyon
中文: 全球化
Bân-lâm-gú: Choân-kiû-hòa
粵語: 全球化