Tutarabismo

Tutarabismo estas la ideologio laŭ kiu ĉiuj arabaj popoloj devas unuiĝi, por povi ludi pli fortan kaj sendependan rolon en la mondo.

Tutarabismo fariĝis tre populara en la Proksima Oriento dum la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, kiel reago al okcidenta imperiismo kaj la kreado de Israelo. Ĝia plej grava representanto estis Gamal Abdel Nasser, la prezidanto de Egiptio. La partio Baazo kiu regas en Sirio kaj regis en Irako ankaŭ estas influita de ĉi tiu ideologio.

En la praktiko, provoj unuigi specifaj arabaj landoj neniam funkciis, kaj la tutarabisma ideologio foje kontribuis al la subpremo de la kulturo de ne-arabaj minoritatoj en arabaj landoj. Tamen, diversaj neislamaj araboj ofte favoris tutarabismon, kiel koncepton kontraŭan al Tutislamismo. Fakte, la tutarabisma ideologio estas rifuzata de islamaj fundamentistoj, kiuj interesiĝas nur pri la unueco de ĉiuj islamaj popoloj, ne nur de la arabaj.

Other Languages
aragonés: Panarabismo
العربية: وحدة عربية
مصرى: العروبه
български: Панарабизъм
català: Panarabisme
čeština: Panarabismus
Deutsch: Panarabismus
Ελληνικά: Παναραβισμός
English: Pan-Arabism
español: Panarabismo
eesti: Panarabism
euskara: Panarabismo
français: Panarabisme
hrvatski: Panarabizam
italiano: Panarabismo
ქართული: პანარაბიზმი
қазақша: Панарабизм
한국어: 범아랍주의
latviešu: Panarābisms
Nederlands: Panarabisme
occitan: Panarabisme
polski: Panarabizm
português: Pan-arabismo
русский: Панарабизм
srpskohrvatski / српскохрватски: Panarabizam
Simple English: Pan-Arabism
slovenčina: Panarabské hnutie
српски / srpski: Панарабизам
svenska: Panarabism
Türkçe: Pan Arabizm
українська: Панарабізм