Trapistoj

trapistoj en Vleteren, Flandrio

Trapistoj estas anoj de monaĥa ordeno ene de la katolika eklezio. Tiu ĉi ordeno estas reformita parto de la Ordeno de Cistercio, kun tre rigoraj reguloj. Ĝi ekestis dum la 17-a jarcento.

bierfara kaldrono en la bierfarejo de la trapista abatejo Notre-Dame de Saint-Rémy Rochefort en Valonio

La kutima vestaĵo de la trapistoj similas al tiu de la cistercianoj: sur blanka vesto estas nigra ŝultroparto, kaj dum festaj okazoj aldoniĝas blanka mantelo. Trapistoj portas ledan zonon anstataŭ la nigra ŝtofa zono de la cistercianoj. La trapistoj ene de la katolika eklezio havas la renomon esti aparte retiritaj de la publika socia vivo, esti aparte monaĥe asketaj kaj pro sukcesa agrikultura produktado.

En la publiko iuj trapistaj monaĥejoj konatiĝis pro tipaj monaĥejaj produktaĵoj, kiel marmelado, olibano, ritaj katolikaj festovestaĵoj, likvoroj, "trapista fromaĝo" kaj "trapista biero". Tiuj produktoj ligiĝas al la unuopa monaĥejo, kiu specialiĝis en la produktado kaj financas la monaĥan vivon per ĝi.


Other Languages
Afrikaans: Trappiste
български: Трапистки орден
bosanski: Trapisti
English: Trappists
suomi: Trappistit
עברית: טראפיסטים
hrvatski: Trapisti
magyar: Trappisták
Bahasa Indonesia: Trapis
Nederlands: Trappisten
polski: Trapiści
português: Ordem Trapista
română: Ordinul trapist
русский: Трапписты
srpskohrvatski / српскохрватски: Trapisti
slovenščina: Trapisti
српски / srpski: Траписти
svenska: Trappistorden
Türkçe: Trappistler
українська: Траппісти