Tilio

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tilio
Tilia tomentosa
Tilia tomentosa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: Dilleniidae
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Tilioideae
Tilia
L., 1753
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v   d  
Information icon.svg
Bombus terrestris queen - Tilia cordata - Keila.jpg

Tilio estas holarktisa genro de malvaloj, entenas 45 speciojn. Titlio estas granda falfolia arbo (20–30 m) kun korformaj folioj kaj flavecaj floroj, kies pedunklo kunkreskis kun la flaveca braketo, kiu helpas flugporti la semojn. Tilio havas Eŭropan devenon. Por la praaj slavoj ĝi estis sankta arbo.

Uzo

Kiel kuracplanto la brakteoj de tilio-semoj uzatas por kvietigi kaj dormigi. En eŭropa neolitiko tilio uzatis ofte por espartado. Kuracajn efikojn de tilia ŝelo kaj folioj priskribis jam la antikvaj aŭtoroj (Plinio, Vergilio, Kolumelo). La ŝelon oni uzadis kontraŭ lepro, la foliojn kontraŭ ŝvelaĵoj en buŝo kaj piedoj, la sukon kontraŭ troa elfalado de haroj. Tiliajn florojn oni en antikvaj tempoj kaj en mezepoko ne uzis.

Tilio floras mallonge, nur 12-14 tagojn. Pro granda kvanto da floroj , kiuj donas multan polenon kaj florsukon, ĝi estas grava “paŝtejo“ por abeloj. Unu tilia arbo en aĝo de 50-100 jaroj (ĝi ĝisvivas 600, ofte eĉ mil jarojn) donas 10 kg da mielo. Plukataj estas kompletaj flavecaj floroj kun la pedunklo kaj la braketo, komence de la florado (junio-julio), kiam floras jam ĉ. duono de la infloresko. La foliojn sekigu en ombra trablovata loko.

La drogo enhavas eteroleojn, mukajn substancojn, flavonoidojn, tilirozidon, saponinojn, karotenon kaj vitaminon C. La drogo efikas ŝvitige, malaltigas febrojn, helpas kontraŭ gripo, nazkataro, bronkito, pneŭmonio, inflamo de renoj kaj urinveziko, ĝi kuracas inflamojn de spiraj organoj kaj intestoj. Ĝi havas ankaŭ kvietigan efikon. Tizano: 10 g da tiliaj floroj verŝu per 200 ml da bolanta akvo kaj post kvaronhoro filtru. Trinku 2-3-foje tage. Dekokto de tiliaj floroj havas ankaŭ kosmetikajn efikojn: ĝi helpas purigi la haŭton kaj al la vizaĝo ĝi donas delikatan orkoloran nuancon. Precipe taŭga ĝi estas por homoj laborantaj en polva medio.

Karbo el tilia ligno helpas kontraŭ troacidiĝo de la digesta aparato, ĝi forigas toksajn substancojn, troajn gasojn (meteorismo) kaj helpas ĉe galaj kaj hepataj malsanoj. Pulvoro de tilia karbo estis uzata por produktado de pulvo kaj estis per ĝi ŝutataj ankaŭ vundoj kaj akneoj. Oni povas ĉiutage trinki tilian tizanon kun (aŭ sen) mielo aŭ sukero. Bona kombinaĵo estas tizano de tiliaj kaj sambukaj floroj aŭ tiliaj kaj timianaj floroj. [1]

Other Languages
Alemannisch: Linden (Botanik)
aragonés: Tilia
العربية: زيزفون
azərbaycanca: Cökə (bitki)
تۆرکجه: جؤکه (بیتکی)
беларуская: Ліпа
беларуская (тарашкевіца)‎: Ліпа
български: Липа
bosanski: Lipa (biljka)
català: Til·ler
Cebuano: Tilia
čeština: Lípa (rod)
kaszëbsczi: Lëpa
Чӑвашла: Çăка
dansk: Lind
dolnoserbski: Lipa
Ελληνικά: Φιλύρα (φυτό)
English: Tilia
español: Tilia
eesti: Pärn
euskara: Ezki
فارسی: نمدار
suomi: Lehmukset
français: Tilia
Gaeilge: Teile (crann)
galego: Tileiro
עברית: טיליה
hrvatski: Lipa (biljka)
hornjoserbsce: Lipa
Հայերեն: Լորենի
interlingua: Tilia
Bahasa Indonesia: Tilia
Ido: Tilio
íslenska: Linditré
italiano: Tilia
日本語: シナノキ属
ქართული: ცაცხვი
қазақша: Жөке
한국어: 피나무속
Перем Коми: Нинпу
коми: Нинпу
Кыргызча: Липа
Lëtzebuergesch: Lannen
lietuvių: Liepa (augalas)
latviešu: Liepas
мокшень: Пяше
олык марий: Писте
македонски: Липа
эрзянь: Пекше
Plattdüütsch: Linnen (Boom)
Nederlands: Linde (geslacht)
occitan: Tilia
Ирон: Сусхъæд
Picard: Tilleu
polski: Lipa
português: Tilia
Runa Simi: Tilu
română: Tei
русский: Липа
sardu: Tilia
Scots: Tilia
srpskohrvatski / српскохрватски: Lipa
Simple English: Tilia
slovenčina: Lipa
slovenščina: Lipa
српски / srpski: Липа
svenska: Lindsläktet
Türkçe: Ihlamur
татарча/tatarça: Юкә
удмурт: Беризь
українська: Липа
oʻzbekcha/ўзбекча: Joʻka
vepsän kel’: Lehmuz
Tiếng Việt: Chi Đoạn
walon: Tiyoû
Winaray: Tilia
中文: 椴树
粵語: 椴樹