Terpiro

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Terpiro
La planto
La planto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Helianto Helianthus
Specio: Topinamburo
Helianthus tuberosus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v   d  
Information icon.svg
Lavitaj terpir-tuberoj
Terpir-tuberoj, ruĝa, tre malfrue floranta specio
Terpir-tuberoj, tre frue floranta specio kun malgrandaj tuberoj, origine sovaĝiĝinte trovitaj apud Ingelheim am Rhein

Terpiro (Helianthus tuberosus) estas plurjara, moltiga legomplanto kun stolonoj havantaj tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, valora por diabetuloj kaj kiel furaĝo.

Priskribo

Ĝi apartenas al la familio de asteracoj ( kompozitacoj) (Asteraceae, aŭ Compositae), origine kreskis en norda Ameriko, estis kultivata ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. Ĝi apartenas al la sama genro ( helianto) kiel sunfloro (Helianthus annuus). Same kiel la sunfloro ĝi havas grandajn foliojn kaj (kontraŭe al tiu) malgrandajn, forte flavajn florojn.

Ĝi altas 2-3 m, la rezervaj organoj estas tigotuberoj, kreskantaj sur disbranĉiĝanta subtera tigo. La belaj infloreskoj aperas fine de somero, en frua aŭtono, la unuopaj petiolaj floroj estas flavaj, la tubaj floroj estas flavaj, brunetaj, purpuraj.

La subteraj tuberoj havas diversajn formjon kaj pezas ĝis ĉ. 110 g. La koloro de la tubera ŝelo povas varii de helbruna ĝis purpura, bruna, ruĝa. La ŝelo estas tre maldika, la tuberoj rapide elsekiĝas en aero. La interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La tubero riĉas je planta fibro, mineraloj.

La planto estas multigebla per displantado de la tuberoj, ĝi toleras la pli malriĉajn grundojn, ĝi apenaŭ havas plantajn kaj bestajn damaĝantojn.

Terpiro bone toleras sekecon kaj froston.

La plantado de la tuberoj povas okazi aŭ aŭtune (je profundo de 10-12 cm en sabla grundo) aŭ pintempe (je profundo de 8-10 cm en sabla grundo; je 6-8 cm en malloza grundo). La vicodistanco devas estis 50-70 cm, la najbara distanco 40-50 cm.


Other Languages
беларуская: Тапінамбур
беларуская (тарашкевіца)‎: Тапінамбур
català: Nyàmera
Чӑвашла: Топинамбур
dansk: Jordskok
Deutsch: Topinambur
dolnoserbski: Topinambur
eesti: Maapirn
euskara: Topinanbu
français: Topinambour
hrvatski: Čičoka
hornjoserbsce: Topinambur
Հայերեն: Գետնախնձոր
íslenska: Ætifífill
日本語: キクイモ
ქართული: მიწავაშლა
қазақша: Жер алмұрты
한국어: 뚱딴지
Kurdî: Sêvarxin
македонски: Чичока
Nederlands: Aardpeer
norsk nynorsk: Jordskokk
norsk: Jordskokk
română: Topinambur
русский: Топинамбур
srpskohrvatski / српскохрватски: Čičoka
Simple English: Jerusalem artichoke
slovenščina: Topinambur
Türkçe: Yerelması
тыва дыл: Топинамбур
українська: Топінамбур
vèneto: Topinanbur
Tiếng Việt: Cúc vu
中文: 洋姜
粵語: 菊芋