Tereza Kristina de Burbono

Tereza Kristina de Burbono
Imperiestrino de Brazilo

priskribo

Regado 4-a de septembro  1843 - 15-a de novembro  1889
Antaŭulo Amélie de Leuchtenberg
Reganto Petro la 2-a
Sekvanto - (neniu - respubliko)
Persona informo
Plena nomo Teresa Cristina Maria Giuseppa Gaspare Baltassare Melchiore Gennara Rosalia Lucia Francesca d'Assisi Elisabetta Francesca di Padova Donata Bonosa Andrea d'Avelino Rita Liutgarda Geltruda Venancia Taddea Spiridione Rocca Matilde
Naskiĝo 14-an de marto 1822 (1822-03-14)
en Napolo, Du Sicilioj Flag of the Kingdom of Naples.svg (hodiaŭ Italio)
Morto 28-an de decembro 1889 (1889-12-28) (67-jara)
en Porto, Flago-de-Portugalio.svg  Portugalio
Tombo Petrópolis, Flago-de-Brazilo.svg  Brazilo
Religio katolikismo [#]
Subskribo Tereza Kristina de Burbono
Familio
Dinastio Burbonoj de Du Sicilioj
Patro Francisko la 1-a de la du Sicilioj
Patrino Maria Izabel de Burbono (1789-1848)
Gefratoj Princess Maria Amalia of Bourbon-Two Sicilies • Princess Maria Carolina of Bourbon-Two Sicilies • Princess Caroline of Naples and Sicily • Princess Maria Antonia of the Two Sicilies • Princess Luisa Carlotta of Naples and Sicily • Charles Ferdinand, Prince of Capua • Prince Leopold, Count of Syracuse • Prince Louis, Count of Aquila • Ferdinando la 2-a de Du Sicilioj • Prince Francis, Count of Trapani • Prince Antonio, Count of Lecce • Maria Kristina Burbono [#]
Edzo Petro la 2-a
Idoj Imperia princo Alfonso
Imperia princino Izabela
Dona Leopoldina de Braganzo kaj Burbono
Imperia princo Petro Alfonso
[#] Fonto: Vikidatumoj
v     
Information icon.svg

Tereza Kristina de Burbono (1822-1889) kies tuta nomo en la itala estis Teresa Cristina Maria Giuseppa Gaspare Baltassare Melchiore Gennara Rosalia Lucia Francesca d'Assisi Elisabetta Francesca di Padova Donata Bonosa Andrea d'Avelino Rita Liutgarda Geltruda Venancia Taddea Spiridione Rocca Matilde, kromnomita "La Patrino de la brazilanoj", estis proedziniĝa Imperiestrino de Petro la 2-a de Brazilo, kiu regis dum 48 jaroj, inter 1831 kaj 1889.

Ŝi naskiĝis princino de la Reĝlando de la du Sicilioj, ankaŭ konata kiel Reĝlando de Napolo, kaj estis filino de Francisko la 1-a (1777-1830), Reĝo de la Du Sicilioj kaj Maria Izabel de Burbono (1789-1848). Maria Izabel estis filino de Karlo la 4-a de Hispanio (1748-1819) kaj fratino de Karlota Ĵoakina de Burbono (1775-1830), edzino de Johano la 6-a (1767-1826), avo de Petro la 2-a. Ŝi estis imperiestrino de Brazilo inter la 30-a de majo 1843 kaj la 15-a de novembro 1889. Ŝi estis patrino de la Princino Izabela kaj Dona Leopoldina de Braganzo kaj Burbono, respektive imperia princino de Brazilo kaj princino de Brazilo.

Princino de Napolo

Blazono de la Imperiestrino Tereza Kristina

Kiel princino ŝi havis rafinitan edukitecon, nome, belartoj, muziko, lecionoj pri kantado, brodaĵoj, lernado de la franca lingvo kaj religio. Ŝi estis nature sentebla, alte inteligenta, pasie sin donis al la kulto pri la artoj, kaj estis edukita kaj lernis kun la profesoro Monsinjoro Olivieri. Studema pri la klasika kulturo, ŝi ĉefe interesiĝis pri arkeologio, kaj la malkovroj kiuj ŝiaepoke estis faritaj, en Pompejo kaj Herkulano. La juna princino financis kaj kondukis la fosadojn en Vejo [1], iu etruska arkeologia ejo, 15 km-ojn norde de Romo. Ĉi tiu estas la motivo per kiu, post multaj jaroj, Tereza Kristina, jam edziniĝinta al Petro la 2-a, ekestas konata kiel la "arkeologa imperiestrino".

Oni ne scias kial Tereza Kristina estis iom lama, sed probabla kaŭzo estas iu falo en iu arkeologia ejo, aŭ antaŭekzistanta denaska problemo. Tamen, kio certas, estas tio, ke pro la difekto, ŝi okupiĝis pri studoj plejgrandan parton de sia tempo, same kiel al literaturo kaj artoj, kontraŭe de aliaj princinoj kiuj prefere aprezis balojn kaj dancojn. Ŝiaj biografoj komentas ties modestan ekzistadon, sen multaj pompaĵoj, en la malnova Palaco Chiaramonte [2].

Ŝia patrino laŭdire neglektis ŝin post sia edziniĝo kun juna oficiro, en 1839. Historiistoj diras ke ŝi kreskis en kompleta izolado, ene de medio plena je religia superstiĉo, netoleremo kaj konservemeco. Oni ankaŭ asertis ke Tereza Kristina havis karakteron mildan kaj timidan, kontraŭe de sia kruela patro kaj impulsiĝema patrino. Ŝi ankaŭ estis priskribita kiel postulema, kaj kutimiĝinta esti kontentigata en ĉiuj cirkonstancoj.

Kelkaj historiistoj ĵuse modifis siajn opiniojn kaj rilate al la napola kortego de la Burbonoj kiel reakcia reĝimo, kaj rilate al la etendo de la pasiveco de Tereza Kristina. La historiisto Aniello Angelo Avella [3] asertas ke la malbonaj vidpunktoj pri la napolaj burbonoj retroiras al la perspektivoj kreitaj en la 19-a jarcento dum la renaskiĝa movado post la konkero, en 1861, de la Reĝlando de la du Sicilioj far la Reĝlando de Sardio. Tereza Kristina elmontriĝas en ties persona dokumentaro kiel karaktero kun forta decidopovo. Ŝi tute ne estis obeema kaj kondukebla, sed kontraŭe, figuro respektanta la rolojn submetitajn de la tiamaj etiko kaj valorojn.

Other Languages