Teofano (Sankta Romia Imperio)

Oto la 2-a kaj lia edzino, Teofano, kronitaj kaj benitaj de Jesuo Kristo; relieftabulo el eburo, ĉirkaŭ 982/ 983, Milano (?), Muzeo Cluny, Parizo
Geedziĝdokumento de Teofano kaj Oto

TeofanoTheophanu ( latine: Theophano, Θεοφανώ aŭ Theophania Θεοφάνια; naskiĝis ĉirkaŭ 960 [1] en la bizanca imperio; mortis la 15-an de junio 991 en Nimwegen) estis nevino de la bizanca imperiestro kaj iĝis la edzino de Oto la 2-a kaj kun-imperiestrino de la Sankta Romia Imperio dum dek unu jaroj kaj imperiestrino dum 7 jaroj. Ŝi estis unu el la plej influaj regantinoj de la mezepoko kaj staras en la sukcedvico de la imperio inter Oto la 2-a kaj Oto la 3-a.

La nomo devenas el la bizanca-greka: „Theophaneia“ (Θεοφάνεια) kaj signifas teofanion, aperon de Dio.

Vivo

Oni konas nek la naskiĝlokon, nek la naskiĝdaton, nek la gepatrojn de Teofano. Aparte notinda estas, ke ŝia geedziĝdokumento kontraŭe al la tiamaj kutimoj ne entenis mencion de la gepatroj de la edzino, kiu estas nur nomita nevino de la bizanca imperiestro Johano la 1-a Tzimiskes. Verŝajne Teofano estis la filino de la bizanca armeestro Konstantin Skleros kaj de ties edzino Sophia Phokas, kaj devenis tiel de la alta bizanca nobelaro, sed ne estis imperiestra-devena, do ne tiel nomata purpurnaskita. [2]

Oto la 1-a vane sendis du senditarojn al Konstantinopolo por trovi bizancan princinon kiel edzinon pro sia filo. Nur la tria senditaro sub la gvido de la ĉefepiskopo Gero de Kolonjo sukcesis, sed venigis al Italujo ne la deziratan Ana (naskiĝintan en 963, filino de la mortinta imperiestro Romanos la 2-a), sed Teofanon, nevinon de la tiama imperiestro Tzimiskes. Iuj volis pro la ne imperiestra deveno de la edzino resendi ŝin, sed tian konsilon, Oto la Grando, pro la rilatoj al Bizanco ja ne povis sekvi [3].

Tial edziniĝis Teofano la 14-an de aprilo 972 en Romo al Oto la 2-a. La paro havis kvin gefilojn:

  • Adelheid, abatino de Quedlinburg
  • Sofia, abatino de Gandersheim kaj Essen
  • Matilda, posta edzino de la palatina grafo Ezzo
  • La imperiestro Oto la 3-a
  • verŝajne ĝemelfratinon de Oto la 3-a, por kiu Oto la 2-a okazigis mortomeson tuj post la naskiĝo.

El la geedziĝdokumento videblas, ke ŝi estis kronita al imperiestrino dum sia nuptoceremonio fare de la papo Johano la 3-a. En la dokumentoj de Oto la 2-a, Teofano estas ofte menciita (en ĉirkaŭ kvarono de ĉiuj dokumentoj), kaj tio atestas ŝian intereson kaj influon al la aferoj de la imperio. Siatempe ŝi certe estis la plej riĉa virino de la imperio.

Other Languages