Tekokomputilo

IBM ThinkPad R51

Tekokomputilo[1]sinokomputilo[2] estas portebla persona komputilo, kies grandeco kutime estas komparebla al la papera formato A4 kaj kiu kutime pezas de unu ĝis tri kilogramoj.

Historio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de tekokomputiloj.

Antaŭ ol porteblaj komputiloj estis teĥnike fareblaj, similaj ideoj estis proponitaj. Plej konate estas la Dynabook-koncepto de Alan Kay, evoluigita ĉe Xerox PARC en 1968.

Verŝajne la unua realigita portebla komputilo estis Xerox NoteTaker. Ankaŭ ĝi estis evoluigita ĉe Xerox PARC en 1976, sed ĝi estis neniam amase produktita kaj nur proksimume dek prototipoj estis konstruitaj. Tamen ĝi havis grandan influon al la evoluo de porteblaj komputiloj.

La unua komerce ricevebla portebla komputilo estis Osborne 1 en 1981, uzante la operaciumon CP/M. Ĝi havis similan grandecon kiel portebla kudromaŝino kaj ĝi estis tre peza kompare kun modernaj tekokomputiloj, havante katodradian ekranon. Sed profesiuloj povis kunporti sian komputilon kaj datumojn, ankaŭ dum vojaĝoj per aviadilo. Ne eblis uzi bateriojn por provizi Osborne 1 je elektro; ĝi devis esti konektita per kablo al ŝtopilingo.

Other Languages
Afrikaans: Skootrekenaar
አማርኛ: ላፕቶፕ
العربية: حاسوب محمول
مصرى: لاب توب
беларуская: Ноўтбук
भोजपुरी: लैपटाप
bosanski: Laptop
کوردی: لاپتاپ
čeština: Notebook
Чӑвашла: Ноутбук
Cymraeg: Gliniadur
Deutsch: Notebook
English: Laptop
فارسی: لپ‌تاپ
føroyskt: Fartelda
galego: Portátil
Gaelg: Glioonag
客家語/Hak-kâ-ngî: Sú-thì thien-nó
עברית: מחשב נייד
हिन्दी: लैपटॉप
magyar: Laptop
հայերեն: Նոթբուք
Bahasa Indonesia: Komputer jinjing
íslenska: Fartölva
Basa Jawa: Laptop
ქართული: ლეპტოპი
қазақша: Ноутбук
한국어: 랩톱 컴퓨터
latviešu: Klēpjdators
македонски: Преносен сметач
मराठी: लॅपटॉप
Bahasa Melayu: Komputer riba
مازِرونی: لپ‌تاب
नेपाली: ल्याप्टप
Nederlands: Laptop
ਪੰਜਾਬੀ: ਲੈਪਟਾਪ
polski: Laptop
português: Laptop
română: Laptop
русский: Ноутбук
srpskohrvatski / српскохрватски: Laptop
Simple English: Laptop
slovenčina: Laptop
slovenščina: Prenosnik
shqip: Laptopi
српски / srpski: Лаптоп
Basa Sunda: Léptop
svenska: Bärbar dator
українська: Ноутбук
اردو: لیپ ٹاپ
oʻzbekcha/ўзбекча: Laptop
Tiếng Việt: Máy tính xách tay
Winaray: Laptop
მარგალური: ლეპტოპი
粵語: 手提電腦
isiZulu: Ilaptop