Sun Myung Moon

Sun Myung Moon

Sun Myung MOON ( korea lingvo: 문선명; n. 6-an de januaro 1920 en Seulo, m. 3-an de septembro 2012 Sud-Koreio) estas la fondinto de la Eklezio de la Unuiĝo. Krome li posedas plurajn firmaojn aparte en Sud-Koreio kaj Usono, inter alie la konservativan gazeton The Washington Times kiun li fondis en 1982.

Lia agrara familio fariĝis kristana ĉirkaŭ 1930. Kiam li havis 16 jarojn, la juna Sun Myung preĝis al la Sinjoro por gvidado. Laŭdire, li ricevis mistikan vizion de Jesuo Kristo. Jesuo instigis lin, ke li kompletigu la originan mision de Jesuo. Por tio kun sia edzino li formas la t.n. sanktan paron.

Movado

Pliposte pastoro Moon fondis la Eklezion de la Unuiĝo (angle Unification Church). El tiu ĉi movado ekestis multege da organizaĵoj, kies interligoj ofte ne estas klaraj.

Unu el la nuntempe plej aktivaj membroj estas la t.n. Familia Federacio, eble pli ĝuste la Familiara Federacio.

Ankaŭ la enspezoj de iliaj movadoj ofte ne estas travideblaj; tio en kelkaj landoj kondukis al problemoj pri procesoj.

Se en certa lando pastoro Moon ne ricevas vizon por tie fari prelegvojaĝon, lia edzino anstataŭas lin. La anoj de ilia eklezio adoras ambaŭ kvazaŭ reprezentantojn de Dio: la Sankta Paro.

Other Languages
български: Сан Мьон Муун
čeština: Son-mjong Mun
español: Sun Myung Moon
français: Sun Myung Moon
Bahasa Indonesia: Sun Myung Moon
italiano: Sun Myung Moon
日本語: 文鮮明
한국어: 문선명
Nederlands: Sun Myung Moon
Kapampangan: Sun Myung Moon
português: Sun Myung Moon
română: Sun Myung Moon
русский: Мун Сон Мён
Simple English: Sun Myung Moon
српски / srpski: Сан Мјунг Мун
Türkçe: Sun Myung Moon
українська: Мун Сон Мьон
Tiếng Việt: Sun Myung Moon
中文: 文鲜明