Sudtirolo

Disambig.svgPor samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tirol kaj Tirolo.
Sudtirolo
Suedtirol CoA.svg
Regiono:Flag of Trentino-South Tyrol.svg Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005)
Kodo laŭ ISO 3166-2:BZ
Areo:7400 (2005) km²
Ĉefurbo:Bolzano-Bozen
Loĝantaro:481133 (2005)
Loĝdenso:62,83 (2005) loĝ./km²
Kvanto de komunumoj:116 (2005)
Poŝtkodo:39100 (2005)
Kodo laŭ ISTAT:021 (2005)
Telefona prefikso:0471, 0472, 0473, 0474 (2005)
Retpaĝo:http://www.provinz.bz.it
Mapo
v    
Information icon.svg

Sudtirolo (germane kaj ladine: Südtirol, itale: Sudtirolo), ankaŭ konata per ĝia itala nomo Supra Adiĝo (itale: Alto-Adige), estas aŭtonoma provinco en norda Italio. Ĝi estas unu el la du aŭtonomaj provincoj kiuj konsistigas la aŭtonoman regionon de Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo. La provinco havas areon de 7,400 kvadrataj kilometroj kaj totalan populacion de 511,750 loĝantoj (31.12.2011). Ĝia ĉefurbo estas Bolzano-Bozen (itale: Bolzano; germane: Bozen; ladine: Balsan aŭ Bulsan).

La plimulto de la populacio estas de aŭstro-bavara heredaĵo kaj parolas la germanan kiel gepatra lingvo. Proksimume kvarono de la populacio parolas la italan kiel gepatra lingvo. Plejparto de ili loĝas en la du plej grandaj urboj Bolzano-Bozen kaj Merano-Meran. Malgranda malplimulto (ĉirkaŭ 4,5%) havas la ladinan kiel ilia gepatra lingvo. Cetere ekzistas konsiderinda grupo da homoj kies gepatroj havas malsaman denaskan lingvon kaj kreskanta grupo da enmigrintoj el la tuta mondo.

En la jaro 1972 al Sudtirolo estis koncedita konsiderinda nivelo de aŭtonomio, konsistante el larĝa gamo da ekskluzivaj leĝdonaj povoj. Aldone la provinca registaro rajtas administri 90% de la impostoj kolektitaj en la provinco mem.

En la pli larĝa kunteksto de la Eŭropa Unio, la provinco estas unu el la tri membroj de la Eŭropa Regiono de Tirolo-Sudtirolo-Trentino, kiu preskaŭ precize egalas al la historia regiono de Tirolo.

Other Languages
Afrikaans: Suid-Tirol
Alemannisch: Südtirol
azərbaycanca: Cənubi Tirol
Boarisch: Sidtiroul
български: Южен Тирол
brezhoneg: Sutirol
català: Tirol del Sud
kaszëbsczi: Pôłniowi Tirol
dansk: Sydtyrol
Deutsch: Südtirol
emiliàn e rumagnòl: Elt Égg’
English: South Tyrol
hornjoserbsce: Južny Tirol
Bahasa Indonesia: Provinsi Bolzano-Bozen
한국어: 볼차노현
lumbaart: Südtirol
lietuvių: Pietų Tirolis
Nedersaksies: Zuud-Tirool
Nederlands: Zuid-Tirol
norsk nynorsk: Provinsen Bolzano
norsk: Syd-Tirol
Runa Simi: Urin Tirul
rumantsch: Tirol dal Sid
srpskohrvatski / српскохрватски: Bolzano (provincija)
Simple English: South Tyrol
slovenščina: Južna Tirolska
српски / srpski: Болцано (округ)
svenska: Sydtyrolen
Tagalog: Bolzano
Türkçe: Güney Tirol
Tiếng Việt: Nam Tirol
ייִדיש: דרום טיראל
Bân-lâm-gú: Bolzano Chū-tī Séng