Sudano
English: Sudan

Republic of the Sudan
جمهورية السودان‎
Jumhūrīyat as-Sūdān
Respubliko Sudano

Flago de Sudano

Blazono de Sudano

DetalojDetaloj
Nacia himno: Nahnu Jund Allah Jund Al-watan
Nacia devizo: "An-Naṣr lanā"
("Venko estas nia")
Situo
Bazaj informoj
ĈefurboĤartumo (kun ĉirkaŭaĵo pli ol 4, eble 5–6 milionoj).
Oficiala(j) lingvo(j)angla
araba
Ĉefa(j) lingvo(j)sudana araba lingvo, angla lingvo, Tar Gula language, Afitti, Tumtum, Kadugli language, Keiga, Gumuz, Sillok language, El Hugeirat, Ganza, Gule, Sila language, Uduk, Yulu, Temein, Kelo, Kanga, Krongo, Wali language, Dilling, Dengebu language, moderna norma araba lingvo, Molo language, Logorik, Tulishi, Ghulfan, Tese, Masalit, Dongolawi language, Ingessana language, Komo language, Kresh language, Kadaru, Karko, Birgid language, Heiban, Beigo language, Tama language, Laro, Lafofa languages, Katla, Fungor language, Logol, Koalib, Lumun, Midob, Otoro, Nding, Ngile, Moro, Talodi, Tegali, Nobiin, Shwai, Tagoi, Tocho, Torona, Tiro language, Tima, Werni language, Zaghawa, Shatt, Nyala language, Beĝaa lingvo, Berta, Fur, Tigrea lingvo, Acheron, Nyimang language, Jumjum, Dair, Berti, Burun
Plej ofta(j) religio(j)islamo
animismo
kristanismo
Areo
 % de akvo
1,886,068 km²
?
Loĝantaro30,894,000 (2008)
Loĝdenso16,4 loĝ./km²
HorzonoUTC+02:00
Interreta domajnosd
LandokodoSD
Telefona kodo249
Plej alta punktoDeriba Caldera
Plej malalta punktoRuĝa Maro
Politiko
Politika sistemorespubliko, transira registaro
ŜtatestroAbdel Fattah al-Burhan
Ĉefministrovaka
Nacia tago1-a d januaro
Sendependiĝo disde Britio1-a de januaro 1956
Ekonomio
ValutoSudana dinaro ĝis 2007, poste Sudana pundo (SDG)
MEPlaŭ 2014
– suma$ 94 mlrd
– pokapa$ 1,793
Information icon.svg
vd
  •  Norda Sudano
  •  Darfuro
  •  Orienta Fronto
  •  Abyei
  •  Nuba Montaro kaj Blua Nilo
  • Sudano (arabe سودان Sūdān, aŭ السودان‎ as-Sūdān kaj oficiale Respubliko Sudano جمهورية السودان‎ Jumhūrīyat as-Sūdān) estas araba lando en la nordorienta parto de Afriko, ambaŭflanke de la alta Nilo. Ĝia nomo venas el la araba balad as-sūdān, kiu signifas la lando de la nigruloj. Ĝi limas kun Egipto norde, la Ruĝa Maro, Eritreo kaj Etiopio oriente, Suda Sudano sude, Centrafrika Respubliko sudokcidente, Ĉado okcidente kaj Libio nordokcidente. Ĝi estas, laŭ areo, la tria plej granda lando en Afriko. La rivero Nilo dividas la landon en orienta kaj okcidenta duonoj.[1] Ties hegemonia religio estas Islamo[2] (70%).

    Sudano estis hejmo al nombraj antikvaj civilizoj, kiaj tiuj de la Regno de Kuŝ, Kerma, Nobatia, Aloa, Makuria, Meroe kaj aliaj, plej el kiuj floris laŭlonge de la rivero Nilo. Dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis identaj, samtempe evoluigis sistemojn de faraona regado ĉirkaŭ 3300 a.K.[3]Pro ties proksimeco al Egipto, Sudano partoprenis en la pli ampleksa historio de Proksima Oriento ĉar ĝi estis kristanigita ĉirkaŭ la 6a jarcento, kaj islamigita en la 7a. Kiel rezulto de kristanigo, la Malnova nubia lingvo staras kiel plej antikva registrita lingvo el la Nilo-sahara lingvaro (plej fruaj registroj datas el la 9a jarcento). Nuntempe estas oficialaj la araba lingvo kaj la angla lingvo, kaj ekzistas ankaŭ la nubia lingvo.

    Sudano estis la plej granda lando en Afriko kaj en la araba mondo ĝis 2011, kiam Suda Sudano separiĝis al sendependa lando, sekve al sendependiga referendumo. Sudano estas nune la tria plej granda lando en Afriko (post Alĝerio kaj la Demokratia Respubliko Kongo) kaj ankaŭ la tria plej granda lando en la araba mondo (post Alĝerio kaj Saŭdarabio).

    Sudano estas membro de Unuiĝintaj Nacioj (1956), de la Afrika Unio, de la Araba Ligo, de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, same kiel estas observanto ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco.[4][5] Ties ĉefurbo estas Ĥartumo, nome politika, kultura kaj komerca centro de la lando. Ĝi estas federala prezidenta reprezenta demokrata respubliko. La politiko de Sudano estas regulata de parlamenta organizo nomata Nacia Asembleo.[6] La sudana jura sistemo estas bazita sur la ŝario.

    Sudano suferas pro kelkaj defioj. Dum multo de la historio de Sudano, la lando suferis pro pliiĝanta etna purigado kaj pro internaj konfliktoj kiaj la du enlandaj militoj kaj la Milito en Darfuro. Sudano suferas pro malalta nivelo de respekto al la homaj rajtoj ĉefe koncerne al la aferoj de etna purigado kaj sklaveco en la lando.[7]

    Nomo

    La lokonomo de la lando Sudano estas nomo donata al la geografia regiono sude de Saharo, etenda el okcidenta al orienta Centrafriko. Tiu nomo derivas el la araba bilād as-sūdān (بلاد السودان), aŭ "tero de nigruloj", nome esprimo kiu aludas al Okcidenta Afriko kaj norda Centrafriko.[8]

    Historio

    Prahistoria Sudano

    La granda kotobrika templo, konata kiel Okcidenta Defufa, en la antikva urbo Kerma

    Ĉirkaŭ la 8a jarmilo a.K., popolo de kulturo de la Neolitiko estis setliĝinta por sedenta vivmaniero tie en fortifikitaj vilaĝoj el kotobrikoj, kie ili vivtenis sin el ĉasado kaj fiŝkaptado en la Nilo kun kultivado de cerealoj kaj brutobredado.[9] Dum la 5a jarmilo a.K. migradoj el sekiĝanta Sahara alportis neolitikajn popoljn al la Nila Valo kune kun agrikulturo. La loĝantaro kiu rezultis el tiu kultura kaj genetika mikso disvolvigis socian hierarkion dum la venontaj jarcentoj en la Regno de Kuŝ (kun ĉefurbo ĉe Kerma) ĉirkaŭ 1700 a.K.

    Antropologia kaj arkeologia esplorado indikas, ke dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis etne, kaj kulture preskaŭ identaj, kaj tiele, samtempe evoluigis sistemojn de faraona monarkio ĉirkaŭ 3300 a.K.[3]

    Regno de Kuŝ

    Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Regno de Kuŝ.

    La Regno de Kuŝ estis antikva nubia ŝtato centrita ĉe la kunfluo de la Blua Nilo, Blanka Nilo kaj de la Rivero Atbara. Ĝi estis starigita post la falo de la Bronzepoko kaj la disigo de la Nova Egipta Imperio, centrita ĉe Napata en ties komenca fazo.

    Post kiam la reĝo Kaŝta ("Kuŝita") invadis Egipton en la 8a jarcento a.K., la Kuŝitaj reĝoj regis kiel faraonoj de la 25a dinastio de Egipto dum unu jarcento antaŭ esti venkita de la Asirianoj. Ĉe sia hegemonio, la Kuŝitoj konkeris imperion kiu etendas el tio kio estas nune konata kiel Suda Kordofano ĝis Sinajo. La reĝo Pije klopodis ampleksigi sian imperion al Proksima Oriento, sed tio fiaskis pro la agado de la asiria reĝo Sargon la 2-a. La Regno de Kuŝ estas menciata en la Biblio kiel savanto de la Israelidoj el la kolero de la asirianoj, kvankam fakte malsano inter sieĝantoj estis la ĉefa tialo por la malsukceso kapti la urbon.[10]

    Kristanismo kaj Islamo

    Kolonia epoko

    Ekde 1821 la landon regis Egiptio, poste Britio.

    Sendependeco

    Mapo de Sudano ĉe la epoko de la enlanda milito. Estis enhavata tiam ankaŭ Suda Sudano

    La lando sendependiĝis en 1956, sed komenciĝis multjara civila milito de la araba kaj islama nordo kontraŭ la kristana kaj animista ne-araba sudo.

    Geografio

    Ekzemplaj urboj

    Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Sudano.

    Etnoj

    La loĝantaro de Sudano el multaj etnaj kaj lingvaj grupoj, la plej malgrandaj el ili havas nur kelk-centojn da anoj.

    Pli detale, inter la etnoj de Sudano troveblas

    Politiko

    Interna politiko

    Dum longa tempo okazas internaj konfliktoj inter diversaj etnaj kaj religiaj grupoj, inkluzive de armitaj kolizioj. Plej gravaj estas konfliktoj en suda parto de la lando kaj en la okcidenta regiono Darfuro. En ambaŭ okazoj bataloj estis interrompitaj danke al enmiksiĝo de internacia komunumo: en Sud-Sudano — de 2005, en Darfuro — de 2007. En sudo de la lando funkcias Misio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde julio 2007 simila misio estas en Darfuro.

    En aprilo 2010 en Sud-Sudano okazis plurpartiaj balotadoj kaj en januaro 2011 — la referendumo pri futuro de la teritorio. Dum lastmenciita voĉdono la decido estos farita ĉe simpla plimulto, kondiĉe, ke du trionoj de balotantoj partoprenos. Komence la sudana centra registaro insistis, ke 75 % de balotantoj devu konsenti pri sendependeco. Ĉiuj civitanoj en la sudo estos rajtigitaj voĉdoni, inkluzive de tiamaj loĝantoj en Ĥartumo kaj tiuj ekster la lando. En novembro 2009 la gvidanto de Sud-Sudano Salva Kiir publike deklaris dum speciala diservo por paco, kiu markis la komencon de registrado de voĉdonantoj, ke voĉdono favore al unueco kun tuta Sudano igos sud-sudananojn «duaklasaj civitanoj en propra lando» kaj voĉdono favore al sendependeco — «liberaj personoj, en via sendependa ŝtato».[11]

    Ekstera politiko

    Landoj de la Lomea Konvencio, sen Nordafriko kaj Suda Sudano.

    Sudano apartenas al la AKP-ŝtatoj, grupo de 79 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano, subskribintoj de la Konvencio de Lomeo.

    Ekonomio

    Eksportoj: nafto kaj petrolo, kotono, sezamo, arakidoj, araba gumo, sukero.

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    Referencoj

    1. Collins, Robert O. (2008). A History of Modern Sudan. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-85820-5.
    2. Davison, Roderic H. (1960). “Where is the Middle East?”, Foreign Affairs 38 (4), p. 665–675. doi:10.2307/20029452. 
    3. 3,0 3,1 Keita, S.O.Y. (1993). “Studies and Comments on Ancient Egyptian Biological Relationships”, History in Africa 20, p. 129–54. doi:10.2307/3171969. 
    4. The World Factbook: Sudan. U.S. Central Intelligence Agency. Alirita 10a Julio 2011.
    5. http://www.wto.org/english/thewto_e/whatis_e/tif_e/org6_e.htm
    6. http://www.parliament.gov.sd/en/
    7. , 2009 U.S Dept of State Human Rights Report: Sudan
    8. International Association for the History of Religions (1959), Numen, Leiden: EJ Brill, p. 131, "West Africa may be taken as the country stretching from Senegal in the west, to the Cameroons in the east; sometimes it has been called the central and western Sudan, the Bilad as-Sūdan, ‘Land of the Blacks’, of the Arabs" .
    9. Sudan A Country Study. Countrystudies.us.
    10. Roŭ, Georges. (27a Aŭgusto 1992) Ancient Iraq. Penguin Books Limited. ISBN 978-0-14-193825-7.
    11. Gvidanto de Sud-Sudano alvokas al sendependeco esperante
    Other Languages
    Acèh: Sudan
    адыгабзэ: Судан
    Afrikaans: Soedan
    Akan: Sudan
    Alemannisch: Sudan
    አማርኛ: ሱዳን
    aragonés: Sudán
    Ænglisc: Sudan
    العربية: السودان
    ܐܪܡܝܐ: ܣܘܕܐܢ
    مصرى: السودان
    asturianu: Sudán
    Aymar aru: Sudan
    azərbaycanca: Sudan
    تۆرکجه: سودان
    башҡортса: Судан
    Bali: Sudan
    Boarisch: Sudan
    žemaitėška: Sodans
    Bikol Central: Sudan
    беларуская: Судан
    беларуская (тарашкевіца)‎: Судан
    български: Судан
    भोजपुरी: सूडान
    Banjar: Sudan
    bamanankan: Sudan
    বাংলা: সুদান
    བོད་ཡིག: སུའུ་ཏན།
    বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: সুদান
    brezhoneg: Soudan
    bosanski: Sudan
    буряад: Судан
    català: Sudan
    Chavacano de Zamboanga: Sudán
    Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Sudan
    нохчийн: Судан
    Cebuano: Sudan
    کوردی: سوودان
    corsu: Sudan
    qırımtatarca: Sudan
    čeština: Súdán
    Чӑвашла: Судан
    Cymraeg: Swdan
    dansk: Sudan
    Deutsch: Sudan
    Thuɔŋjäŋ: Thudän
    Zazaki: Sudan
    dolnoserbski: Sudan
    डोटेली: सुडान
    ދިވެހިބަސް: ސޫދާން
    eʋegbe: Sudã
    Ελληνικά: Σουδάν
    English: Sudan
    español: Sudán
    eesti: Sudaan
    euskara: Sudan
    estremeñu: Sudán
    فارسی: سودان
    suomi: Sudan
    Võro: Sudaan
    føroyskt: Sudan
    français: Soudan
    arpetan: Sodan
    Nordfriisk: Sudaan
    Frysk: Sûdan
    Gaeilge: An tSúdáin
    Gagauz: Sudan
    kriyòl gwiyannen: Soudan
    Gàidhlig: Sudan
    galego: Sudán
    Avañe'ẽ: Sudano
    गोंयची कोंकणी / Gõychi Konknni: सुदान
    ગુજરાતી: સુદાન
    Gaelg: Yn Toodaan
    Hausa: Sudan
    客家語/Hak-kâ-ngî: Sudan
    עברית: סודאן
    हिन्दी: सूडान
    Fiji Hindi: Sudan
    hrvatski: Sudan
    hornjoserbsce: Sudan
    Kreyòl ayisyen: Soudan
    magyar: Szudán
    հայերեն: Սուդան
    interlingua: Sudan
    Bahasa Indonesia: Sudan
    Interlingue: Sudan
    Igbo: Sudan
    Ilokano: Sudan
    ГӀалгӀай: Судан
    Ido: Sudan
    íslenska: Súdan
    italiano: Sudan
    日本語: スーダン
    Patois: Sudan
    la .lojban.: sudan
    Jawa: Sudan
    ქართული: სუდანი
    Qaraqalpaqsha: Sudan
    Taqbaylit: Sudan
    Адыгэбзэ: Судан
    Kabɩyɛ: Sudaanɩ
    Kongo: Sudan
    Gĩkũyũ: Sũdana
    қазақша: Судан
    ಕನ್ನಡ: ಸುಡಾನ್
    한국어: 수단
    kurdî: Sûdan
    kernowek: Soudan
    Кыргызча: Судан
    Latina: Sudania
    Lëtzebuergesch: Sudan
    лезги: Судан
    Lingua Franca Nova: Sudan
    Luganda: Sudaani
    Limburgs: Soedan
    Ligure: Sudan
    lumbaart: Sudan
    lingála: Sudani
    lietuvių: Sudanas
    latviešu: Sudāna
    Malagasy: Sodàna
    македонски: Судан
    മലയാളം: സുഡാൻ
    монгол: Судан
    मराठी: सुदान
    кырык мары: Судан
    Bahasa Melayu: Sudan
    Malti: Sudan
    မြန်မာဘာသာ: ဆူဒန်နိုင်ငံ
    эрзянь: Судан
    مازِرونی: سودان
    Dorerin Naoero: Tudan
    Nāhuatl: Sudan
    Plattdüütsch: Sudan
    Nedersaksies: Soedan
    नेपाली: सुडान
    नेपाल भाषा: सुदान
    Nederlands: Soedan
    norsk nynorsk: Sudan
    norsk: Sudan
    Novial: Sudan
    Sesotho sa Leboa: Sudan
    Chi-Chewa: Sudan
    occitan: Sodan
    Livvinkarjala: Sudan
    Oromoo: Sudaan
    ଓଡ଼ିଆ: ସୁଦାନ
    Ирон: Судан
    ਪੰਜਾਬੀ: ਸੁਡਾਨ
    Kapampangan: Sudan
    Papiamentu: Sudan
    Deitsch: Sudan
    पालि: सूडान
    Norfuk / Pitkern: Sudan
    polski: Sudan
    Piemontèis: Sudan
    پنجابی: سوڈان
    پښتو: سوډان
    português: Sudão
    Runa Simi: Sudan
    rumantsch: Sudan
    română: Sudan
    tarandíne: Sudan
    русский: Судан
    русиньскый: Судан
    Kinyarwanda: Sudani
    संस्कृतम्: सूडान
    саха тыла: Судаан
    ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤ: ᱥᱩᱫᱟᱱ
    sardu: Sudan
    sicilianu: Sudan
    Scots: Sudan
    سنڌي: سوڊان
    davvisámegiella: Sudan
    Sängö: Sudäan
    srpskohrvatski / српскохрватски: Sudan
    Simple English: Sudan
    slovenčina: Sudán
    slovenščina: Sudan
    Gagana Samoa: Sudan
    chiShona: Sudan
    Soomaaliga: Suudaan
    shqip: Sudani
    српски / srpski: Судан
    SiSwati: ISudani
    Sesotho: Sudan
    Seeltersk: Sudan
    Sunda: Sudan
    svenska: Sudan
    Kiswahili: Sudan
    ślůnski: Sudan
    Sakizaya: Sudan
    தமிழ்: சூடான்
    తెలుగు: సూడాన్
    тоҷикӣ: Судон
    ትግርኛ: ሱዳን
    Türkmençe: Sudan
    Tagalog: Sudan
    Türkçe: Sudan
    Xitsonga: Sudan
    татарча/tatarça: Судан
    удмурт: Судан
    ئۇيغۇرچە / Uyghurche: سۇدان
    українська: Судан
    اردو: سوڈان
    oʻzbekcha/ўзбекча: Sudan
    vèneto: Sudan
    vepsän kel’: Sudan
    Tiếng Việt: Sudan
    Volapük: Sudän
    Winaray: Sudan
    Wolof: Sudaan
    吴语: 苏丹
    მარგალური: სუდანი
    ייִדיש: סודאן
    Yorùbá: Sudan
    Vahcuengh: Sudan
    Zeêuws: Soedan
    中文: 苏丹
    文言: 蘇丹
    Bân-lâm-gú: Sudan
    粵語: 蘇丹
    isiZulu: ISudan