Stefan Edberg

Stefan Edberg Båstad sweden 20070708.jpg

Stefan Edberg estas sveda eksa profesia tenisisto. Li naskiĝis la  19-an de januaro 1966(nun 1966-01-19)en Västervik, Svedio, do nun estas 52-jara. Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn (Emelie kaj Christopher). Kun sia familio li vivas en bienejo proksime de Växjö, Svedio.

Kariero

En la aĝo de ses jaroj li komencis ludi tenison. En aĝo de 14 jaroj li iĝis junula Eŭropa ĉamiono en unuopaj kaj duoblaj matĉoj. Du jarojn pli poste li ĉesis la lernejumadon, por iĝi profesia tenisisto. Samjare li gajnis la turniron "Orange Bowl" (oranĝa pokalo), la plej gravan junulan tenisan turniron tutmonde. En 1983 li atingis gajnojn de ĉiuj kvar junulaj tenisaj turniroj de la serio Granda Ŝlemo - ĝis la nuntempo li estas la sola kiu sukcesis pri la samjara gajno de tiuj kvar junulaj turniroj. En la sveda nacia teamo li en 1984 gajnis la Davisan Pokalon por sia lando (pliajn fojojn lia teamo sukcesis pri tio en 1985, 1987 kaj 1994). En 1985 li gajnis la unuan el la profesiulaj turniroj de la serio Granda Ŝlemo, la Aŭstralian Malferman Turniron. Kaj en la sekvaj jaroj viciĝis multaj pliaj sukcesoj.

Other Languages
العربية: ستيفان إدبرغ
български: Стефан Едберг
català: Stefan Edberg
čeština: Stefan Edberg
Deutsch: Stefan Edberg
English: Stefan Edberg
español: Stefan Edberg
euskara: Stefan Edberg
français: Stefan Edberg
Gaeilge: Stefan Edberg
hrvatski: Stefan Edberg
italiano: Stefan Edberg
lietuvių: Stefan Edberg
Nederlands: Stefan Edberg
occitan: Stefan Edberg
português: Stefan Edberg
română: Stefan Edberg
srpskohrvatski / српскохрватски: Stefan Edberg
slovenčina: Stefan Edberg
slovenščina: Stefan Edberg
српски / srpski: Стефан Едберг
svenska: Stefan Edberg
Türkçe: Stefan Edberg
українська: Стефан Едберг
Tiếng Việt: Stefan Edberg
Yorùbá: Stefan Edberg