Stalo

tradicia stalo por ŝafoj en norda Germanio
moderna bovina stalo kun centra vojo kaj flankaj ĉeloj

Stalo estas konstruaĵo, kiu servas kiel loĝejo por bestoj agrikulture tenataj. Povas temi pri propra domo aŭ pri parto de ĝi. Plej ofte, sed ne nepre, temas pri parto de bieno, sed stalo ankaŭ ekzemple povas esti unuopa konstruaĵo sur aŭ apud paŝtejo. Por ĉiu bestospeco kaj laŭ ĉiuj kulturoj kaj epokoj ekzistas apartaj konstruoformoj. Devas esti praktike en- kaj elgvidi la bestojn, alporti manĝaĵon kaj freŝan fojnon por kuŝado, elporti malpuraĵojn. Devas esti taŭga varmeco kaj sufiĉo da oksigeno.

Modernaj staloj plej ofte estas haloj kun centra vojo kaj unu aŭ pluraj flankaj ĉeloj por po unu aŭ po pluraj bestoj.

porka stalo en la distrikto Cloppenburg kun biogas- kaj fotovoltaika instalaĵo
helpstalo por fiksi ĉevalojn dum la surmunto de la huffero
staloj sur bieno


Tipoj de staloj

Staloj estas konstruaĵoj sur bieno aŭ troviĝas proksime de bieno. Ĉe loĝstala domo, kiu dominis antaŭ la industria revolucio, la stalo estas integrita en loĝdomo de la agrikuluristo.

Se la stalo troviĝas ekster la biena loko kaj proksime de paŝtejo, ĝi nomiĝas „ eksterbiena stalo“.

En la industria agrikultivado de la 21a jarcento ofte la stalo aŭ pli bone stalego troviĝas ekster la vilaĝo aŭ urbo. La bestoj tenataj en tiaj staloj plej ofte ne havas la eblon serĉi la nutraĵon en la subĉielejo.

Other Languages
aragonés: Estallo
žemaitėška: Kūtė
беларуская: Хлеў
беларуская (тарашкевіца)‎: Хлеў
català: Estable
čeština: Chlév
dansk: Stald
Deutsch: Stall
español: Establo
eesti: Laut
euskara: Ukuilu
føroyskt: Fjós
français: Étable (ferme)
Frysk: Stâl
magyar: Istálló
Ido: Stablo
italiano: Stalla
Limburgs: Sjtal
lietuvių: Tvartas
Nederlands: Stal (bouwwerk)
norsk nynorsk: Fjøs
norsk: Fjøs
Nouormand: Établle
português: Estábulo
русский: Хлев
sicilianu: Stadda
srpskohrvatski / српскохрватски: Štala
svenska: Stall
тоҷикӣ: Оғил
українська: Хлів
vèneto: Stała
vepsän kel’: Lävä