Souad Massi

Souad Massi koncerte en 2013.

Souad Massi [suAD maSI] (سعاد ماسي), 23-a de Aŭgusto, 1972, estas Alĝeria kantistino de Berbera deveno, komponisto kaj gitaristo. Ŝi ekkarieris ludante en la Kabila politika rok-bando Atakor, antaŭ ol lasi la landon post serio de mortominacoj. En 1999, Massi ludis ĉe la koncerto Femmes d'Algérie (Virinoj de Alĝerio) en Parizo, kio kondukis al diskokontrakto kun Island Records.

La muziko de Massi, kiu ĉefe uzas akustikan gitaron, montras okcidentan muzikan stilon kun influoj kiaj de rok, kontreo aŭ de la portugala fado sed foje aliigas orientajn muzikajn influojn kaj orientajn instrumentojn kiaj la al-Udo same kiel afrikajn muzikstilajn influojn. Massi kantas en klasika araba, Alĝeri- araba, franca, foje en angla, kaj en Berbera lingvo, Kabila, ofte uzante pli ol unu lingvo en la sama kanto.

Diskaro

  • 2001: Raoui
  • 2003: Deb [1]
  • 2005: Mesk Elil
  • 2007: Live acoustique
  • 2010: Ô Houria
  • 2015: El Mutakallimun
Other Languages
العربية: سعاد ماسي
brezhoneg: Souad Massi
català: Souad Massi
čeština: Souad Massi
Deutsch: Souad Massi
English: Souad Massi
español: Souad Massi
euskara: Souad Massi
فارسی: سعاد ماسی
français: Souad Massi
hrvatski: Souad Massi
Bahasa Indonesia: Souad Massi
italiano: Souad Massi
lietuvių: Souad Massi
Bahasa Melayu: Souad Massi
Nederlands: Souad Massi
polski: Souad Massi
русский: Суад Масси
Türkçe: Souad Massi