Solfeĝo

Solfeĝo estas muzika sistemo, kiu al ĉiu tono de gamo asocias silabon (tononomon), laŭ kiu eblas ekzemple kanti la tonon.Al komencantoj la silaboj helpas ankaŭ por lerni la aŭdan distingon de la tonoj.Uzatas (en la direkto de malaltaj al altaj tonoj) la silaboj doremifaso(l) – lasi.

Anglalingvaj kaj germanlingvaj landoj uzas ti anstataŭ si.

Oni distingas inter:

  • absoluta solfeĝo, kiu respondas al la gamo C-maĵora (do respondas al la absoluta tono "C") kaj rilatas al muziknotoj,
  • relativa solfeĝo, kiu respondas al ajna gamo (do respondas al ties toniko) kaj rilatas al tonsilaboj.

La baza solfeĝo respondas al maĵora gamo.Ekzistas pliaj silaboj por la aliaj tonoj.

De la solfeĝaj tonoj deriviĝas la nomo de la planlingvo Solresol (Sol-Re-Sol), kiu baziĝas sur (ajnaj) sep simboloj; uzante la solfeĝajn tonojn eblas zumi aŭ fajfi tiun lingvon.

Solmizado

Foje anstataŭ "solfeĝon" oni uzas "solmizadon", termino samsignifa kaj ne rekomendata.

franca klavaro
La Johano-himno kiel kvarlinia notsistemo kaj C-klefo sur la komenco de ĉiu dua linio; en grasa skribo la komencaj silaboj de ĉiu duonverso, kiuj konsistigas la solmizosilabojn

Solmisado estas la nomigo de la muzikaj tonoj laŭ la metodo de Guido de Arezzo kaj la analoga kantado de la notoj ekde la 11-a jarcento.

Guido de Arezzo difinis sesŝtupan gamon per la silaboj ut, re, mi, fa, sol, la (heksakordosilaboj). Je tio temas pri la komencaj silaboj de la pokaze unu tonon pli alte komencaj duonversoj de la unua strofo de la Johano-himno.

La mezepoka muzikteorio konis tri heksakordojn (durum, naturale, molle), kiuj disdonitaj sur tri oktavoj interplektiĝas. La ŝanĝon de unu al venonta heksakordo oni nomis mutacio. Decida por tio estis la pozicio de la duontono, kiu ĉiam devis loki inter la silaboj mi kaj fa. Per ĉi tiuj heksakordoj oni povis facile instrui la gregoriajn ĉantojn baziĝantajn sur la diatona skalo al lernantoj, kiuj ne konas la tonalojn.

Other Languages
العربية: صولفيج
беларуская: Сальфеджыа
български: Солфеж
català: Solfeig
Deutsch: Solfège
English: Solfège
español: Solfeo
eesti: Solfedžo
euskara: Solfeo
فارسی: سلفژ
français: Solfège
galego: Solfexo
עברית: סולפג'
հայերեն: Սոլֆեջո
Bahasa Indonesia: Solfège
Ido: Solfejo
italiano: Solfeggio
қазақша: Сольфеджио
한국어: 솔페지오
олык марий: Сольфеджио
नेपाल भाषा: स्वारा
Nederlands: Solfège
occitan: Solfegi
polski: Solfeż
português: Solfejo
română: Solfegiu
русский: Сольфеджио
українська: Сольфеджіо
中文: 唱名
Bân-lâm-gú: Solfège