Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur

Sofia Rostopĉina
Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur
Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur
Persona informo
Naskiĝo la   1-an de aŭgusto  1799(nun 1799-08-01)
en Sankt-Peterburgo Flago-de-Rusio.svg  Rusio
Morto la 9-an de februaro  1874 (74‑jara)
en Parizo Flago-de-Francio.svg  Francio
Nacieco Rusa
Lingvoj Franca
Familio
Patro Fjodor Rostopĉin [#]
Patrino Catherine Rostopchin [#]
Edz(in)o Eugène de Ségur
Idoj Louis Gaston Adrien de Ségur, Renaud de Ségur, Edgar de Ségur-Lamoignon, Anatole de Ségur, Nathalie de Ségur, Henriette de Ségur, Sabine de Ségur, Olga de Ségur
Profesio
Ĝenroj Porinfana literaturo
[#] Fonto: Vikidatumoj
v   d  
Information icon.svg

Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur (ankaŭ: Sofia Fjodorovna), (naskiĝis la 1-an de aŭgusto  1799 en Sankt-Peterburgo, mortis la 9-an de februaro  1874 en Parizo) denaske rusa, estas franca verkistino.

Biografio

De familio de mongola deveno, ŝia patro Fjodor Rostopĉin (1763-1826) estis leŭtenanto-generalo kaj poste ministro de eksterlandaj aferoj de Paŭlo la 1-a (Rusio). En 1812 li estis guberniestro de Moskvo dum la eniro de la Granda Armeo. Malgraŭ opozicio de posedantoj de la plej belaj domoj, li estus organizinta la gandan incendion, kiu devigis Napoleonon al katastrofa retiriĝo.

Malgraŭ la sukceso de tiu plano, tiuj, kiuj perdis siajn domegojn metis lin en tiel malkomfortan situacion, ke li preferis ekziliĝi en Pollandon en 1814, poste en Germanion kaj Italion kaj fine en Francion en 1817. Tie, Sofia, kiu kun sia patrino konvertiĝis al Katolikismo, renkontis Eugène de Ségur (pranepon de Marŝalo de Ségur), kun kiu ŝi edziniĝis la 14-an de julio  1819.

Ŝia edzo, flirtema, senmona kaj senlabora ĝis 1830, kiam li estis nomita pajro de Francio, vizitadis ŝin en sian kastelon de Nouettes, apud L'Aigle en Orne nur por generi al ŝi ok infanojn. Oni rakontis, ke li kromnomis ŝin «la mère Gigogne» (persono de marioneta teatro, "panjo Cikonio").

Poligloto, parolante kvin lingvojn ekde kiam ŝi estis 6-jara, Sofia Rostopĉina ofte prezentis histerian sintenon kun nervaj krizoj kaj longaj periodoj de afazio, devigante ŝin korespondi kun sia ĉirkaŭantaro helpe de ardezo. Ŝi estis enterigita en Pluneret en Morbihan.