Socio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri sociologia koncepto. Por informoj pri biologia koncepto, vidu la paĝon bonsociemo.
Pulbazaro El Rastro, en Madrido, tipa aktivado de socio, tiukaze urba socio.
La unuaj eŭropanoj kun Kolumbo trafas la amerikanojn: kunfronto de du kulturoj aŭ tipoj de socioj.
Vilaĝa Festo. Bildo de Sandrin ou Verd Galant, verko de la fino de la 16a jarcento (eldono de 1609): sociaj interrilatoj

Socio laŭ NPIV estas "reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj…". Ĉi tiu difino estas simila al tiu de Karl Marx. En malpli strikta senco la vorto estas uzata por tuto da homoj tiel kunloĝantaj. Grava karaktero de la homa socio estas ĝia organizo laŭ teritoria (landoj, urboj), etno-kultura (etno, religio, lingvo, raso) aŭ socio-ekonomika (socia grupo, ekonomiko) vidpunktoj. El tiuj faktoroj tamen nur la loka (teritoria) kunvivado kreas sociojn, ĉar nur ĝi devigas homojn interrilati transe de komunaj interesoj. Do ekzemple la Interreto ja eble havas sian kulturon, sed ne difinas socion.

Homa socio estas grupo de homoj implikitaj en persista interpersona rilatado, aŭ granda socia grupiĝo dividanta la saman geografian aŭ socian teritorion, tipe kondiĉigitan de la sama politika aŭtoritato kaj dominaj kulturaj atendoj. Homaj socioj estas karakterizitaj per padronoj de rilatoj (sociaj rilatoj) inter individuoj kiuj dividas karakterizan kulturon kaj instituciojn; antaŭfiksita socio povas esti priskribita kiel la finsumo de tiaj rilatoj inter ties konsistigaj membroj. En la soci-sciencoj, pli granda socio ofte elmontras tavoliĝon aŭ dominecajn padronojn en subgrupoj.

Tiom kiom ĝi estas kunlabora, socio povas rajtigi siajn membrojn utili en maniero kiel ne alimaniere estus ebla sur individua bazo; kaj individuaj kaj sociaj (komunaj) avantaĝoj povas tiel esti distingitaj, aŭ en multaj kazoj trovitaj koincidaj.

Socio ankaŭ povas konsisti el similmensaj homoj regitaj memstare per propraj normoj kaj valoroj ene de domina, pli granda socio. Tio foje estas prisignita kiel subkulturo, esprimo uzita grandskale ene de kriminologio.

Pli larĝe, kaj precipe ene de strukturisma pensaro, socio povas esti ilustrita kiel ekonomia, socia, industriakultura infrastrukturo, formita de, kvankam aparta de, multfaceta kolekto de individuoj. En tiu konsidero socio povas signifi la objektivajn rilatojn kiuj homoj havas kun la materia mondo kaj kun aliaj homoj, prefere ol "aliaj homoj" preter la individuo kaj sia konata socia medio.

Membroj de socio povas esti de malsamaj etnoj. Socio povas esti partikulara etno, kiel ekzemple la saksoj; nacio-ŝtato, kiel ekzemple Butano; aŭ pli larĝa kultura grupo, kiel ekzemple okcidenta socio. La vorto socio ankaŭ povas rilati al fakorganizita asocio de homoj por religiaj, bonintencaj, kulturaj, sciencaj, politikaj, patriotaj, aŭ aliaj celoj. "Socio" eĉ povas, kvankam pli per metaforo, rilati al socia organismo kiel ekzemple formiko-kolonio aŭ ĉiu kooperativo, ekzemple, en kelkaj formuliĝoj de artefarita inteligenteco.

Socio en vasta senco estas iu ajn el la historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn. En alia, pli malvasta senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).

Other Languages
Afrikaans: Gemeenskap
አማርኛ: ኅብረተሰብ
aragonés: Sociedat
العربية: مجتمع
ܐܪܡܝܐ: ܟܢܫܐ
asturianu: Sociedá
azərbaycanca: Cəmiyyət
تۆرکجه: جامیعه
башҡортса: Йәмғиәт
žemaitėška: Vėsuomenė
беларуская: Грамадства
беларуская (тарашкевіца)‎: Грамадзтва
български: Общество
भोजपुरी: समाज
বাংলা: সমাজ
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: সমাজ
brezhoneg: Kevredigezh
bosanski: Društvo
буряад: Ниигэм
català: Societat
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Siâ-huôi
нохчийн: Юкъаралла
Cebuano: Katilingban
کوردی: کۆمەڵگە
čeština: Společnost
Чӑвашла: Пĕрлĕх
Cymraeg: Cymdeithas
dansk: Samfund
Ελληνικά: Κοινωνία
English: Society
español: Sociedad
eesti: Ühiskond
euskara: Gizarte
estremeñu: Sociedá
فارسی: جامعه
Võro: Ütiskund
arpetan: Sociètât
Nordfriisk: Selskap
galego: Sociedade
Avañe'ẽ: Avano'õ
客家語/Hak-kâ-ngî: Sa-fi
हिन्दी: समाज
Fiji Hindi: Samaj
hrvatski: Društvo
Kreyòl ayisyen: Sosyete
magyar: Társadalom
interlingua: Societate
Bahasa Indonesia: Masyarakat
Igbo: Ȯgbà
Ilokano: Kagimongan
ГӀалгӀай: Юкъарле
Ido: Socio
íslenska: Þjóðfélag
日本語: 社会
Patois: Sasayati
la .lojban.: remce'u
Basa Jawa: Bebrayan
ქართული: საზოგადოება
қазақша: Қоғам
ភាសាខ្មែរ: សង្គម
ಕನ್ನಡ: ಸಮಾಜ
한국어: 사회
къарачай-малкъар: Джамагъат
kurdî: Civak
Кыргызча: Коом
Lingua Franca Nova: Sosia
Limburgs: Maotsjappie
lietuvių: Visuomenė
latviešu: Sabiedrība
Malagasy: Fiaraha-monina
олык марий: Мер
македонски: Општество
മലയാളം: സമൂഹം
монгол: Нийгэм
Bahasa Melayu: Masyarakat
Mirandés: Sociadade
эрзянь: Ломаютко
norsk nynorsk: Samfunn
norsk: Samfunn
occitan: Societat
Livvinkarjala: Yhteskundu
ਪੰਜਾਬੀ: ਸਮਾਜ
Piemontèis: Società
پنجابی: سوسائیٹی
پښتو: ټولنه
português: Sociedade
Runa Simi: Waki
русский: Общество
саха тыла: Дьон-сэргэ
ᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤ: ᱥᱟᱶᱛᱟ
sicilianu: Sucitati
Scots: Society
سنڌي: سماج
srpskohrvatski / српскохрватски: Društvo
සිංහල: සමාජය
Simple English: Society
slovenščina: Družba
chiShona: Chita
shqip: Shoqëria
српски / srpski: Друштво
Kiswahili: Jamii
தமிழ்: சமூகம்
тоҷикӣ: Ҷaмъият
ไทย: สังคม
Tagalog: Lipunan
Türkçe: Toplum
татарча/tatarça: Җәмгыять
українська: Суспільство
اردو: سماج
oʻzbekcha/ўзбекча: Jamiyat
vepsän kel’: Kund
Tiếng Việt: Xã hội
Winaray: Katiringban
吴语: 社會
isiXhosa: Intlalo
მარგალური: ჯარალუა
Yorùbá: Àwùjọ
Vahcuengh: Sevei
中文: 社会
Bân-lâm-gú: Siā-hōe
粵語: 社會