Skisaltado

Skisaltanto en Kalgario, Kanado
Kamil Stoch dum skisalto en Zakopane

Skisaltado estas sporta disciplino el la grupo de nordia skiado, kiu oficialas ekzemple dum la Vintraj Olimpiaj Ludoj: Sportistoj sur du skioj fikse ligitaj al la du ŝuoj subenglitas krutan neĝokovritan deklivan ebenaĵon, kiu fine maldekliviĝas kaj eĉ iom altiĝas, antaŭ ol finiĝi, tial ke la rapidiĝinta sportisto flugas tra la aero kaj provas laŭeble foren salti, antaŭ ol resurteriĝi sur pli larĝa neĝokovrita dekliva ebenaĵo, kiu laŭgrade maldekliviĝas por bremsi la sportiston. Spektantoj amasiĝas ĉirkaŭ la areo de la supozata surteriĝo, por spekti la spektaklan flugon kaj ĝian espereble senakcidentan finon. Skisalto kalkuliĝas laŭ sia distanco de la ekflugopunkto, se la skianto sukcesas surteriĝi sen tuŝi la grundon per io alia ol la du skioj.

La skisaltejo Holmenkollen apud Oslo en Norvegio

Kiel ĉiuj sportaj disciplinoj el la grupo de nordia skiado, ankaŭ la skisaltado unuafoje konkurse praktikiĝis en Norvegio. Ĝi estas sendependa disciplino, sed ankaŭ - kune kun skikurado estas parto de la disciplino nordia kombino.

La unua signifa jara konkurso pri skisaltado okazis dum la jaro 1879 sur la monto Husebybakken en Oslo (Norvegio). Ekde la jaro 1892 la jara konkurso transloĝis al nova skisaltejo sur la najbara monto Holmenkollen, kiu ĝis hodiaŭ estas la pilgrimejo de la nordia skiado kaj kies konkursoj pri skrisaltado daŭre estas inter la plej prestiĝaj de la mondo. Konkurso pri skisaltado ekde la unuaj Vintraj Olimpiaj Ludoj de la jaro 1924 estas inter la olimpiaj sportaj disciplinoj.

Famaj skisaltejoj

Other Languages
العربية: قفز تزلجي
asturianu: Saltu d'esquí
беларуская (тарашкевіца)‎: Скачкі на лыжах з трампліну
български: Ски скокове
català: Salt d'esquí
Cymraeg: Neidio sgi
dansk: Skihop
Deutsch: Skispringen
Ελληνικά: Άλμα με σκι
English: Ski jumping
español: Salto de esquí
euskara: Eski-jauzi
فارسی: اسکی پرش
suomi: Mäkihyppy
français: Saut à ski
magyar: Síugrás
հայերեն: Դահուկացատկ
Interlingue: Ski-Saltation
íslenska: Skíðastökk
한국어: 스키점프
македонски: Скијачки скокови
Nederlands: Schansspringen
norsk nynorsk: Skihopping
norsk: Skihopping
occitan: Saut d'esquí
português: Salto de esqui
Scots: Ski jimpin
srpskohrvatski / српскохрватски: Skijaški skokovi
Simple English: Ski jumping
slovenščina: Smučarski skoki
српски / srpski: Скијашки скокови
svenska: Backhoppning
Türkçe: Kayakla atlama
татарча/tatarça: Трамплиннан сикерү
West-Vlams: Schansspringn
中文: 跳台滑雪
粵語: 跳臺滑雪