Sierra de la Ventana

Sierra de la Ventana subneĝa.

Sierra de la Ventana (Montaro de la Fenestro) estas urbo situanta en la distrikto Tornquist, fondita de germanoj kaj volgogermanoj, sudokcidente de la provinco Bonaero, Argentino. Estas unu el la turismaj centroj de tiu bonaera regiono. Posedas nombrajn lokojn por distro. La nomo de la urbo derivas el la apuda montaro samnoma.