Sepalaro

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Sepalaro (aŭ kaliko [1] el la latina calyx) estas la ekstera parto de floro. Sepalaro estas ĉiuj sepaloj, kiuj estas florfolioj ordinare verdaj. Plej ekstera florero, ĝi protektas la internajn partojn, ĉefe dum la flora kreskiĝo.

La sepaloj similas al folietoj, kaj estas plejofte verdaj. Kelkfoje, ili similas al la pateloj, forme kaj kolore, oni tiam nomigas ilin petalformaj sepaloj. Tiu ofte okazas ĉe la dukotiledonaj.

La sepaloj povas esti apartaj (kiel ĉe la ranunkolo) aŭ pli malpli kuniĝaj (kiel ĉe la primolo.

La vivtempo de la sepalaro estas varia. Ĝenerale, ĝi falas tuj post la floriĝfino. Sed ĝi povas stari baze de la frukto, aŭ eĉ grandiĝi post la fekundiĝo.

Kelkfoje, estas krome sepalareto, kies la sepaletoj alternas kun la sepaloj. Tio okazas ekzemple ĉe la frago.

Pseŭdosepalaro estas foliaro, kiu similas al ekstera kaliko, estante ĉe kelkaj familioj kiel la apiacoj.

  • referencoj

Referencoj

  1. Plena Ilustrita vortaro 2002, p. 514



Other Languages
Afrikaans: Kelkblaar
العربية: كأس الزهرة
asturianu: Sépalu
беларуская: Чашалісцік
català: Sèpal
Cebuano: Hua'e
dansk: Bægerblad
Deutsch: Kelchblatt
dolnoserbski: Keluchowe łopjenko
English: Sepal
español: Sépalo
eesti: Õietupp
euskara: Sepalo
estremeñu: Sépalu
فارسی: کاسبرگ
français: Sépale
Gaeilge: Seipeal
galego: Sépalo
עברית: עלי גביע
hornjoserbsce: Keluškowe łopješko
Bahasa Indonesia: Kelopak bunga
Ido: Sepalo
italiano: Sepalo
日本語:
Basa Jawa: Kelopak kembang
한국어: 꽃받침
Latina: Sepalum
lumbaart: Sépal
lietuvių: Taurėlapis
македонски: Чашкино ливче
മലയാളം: വിദളം
Bahasa Melayu: Sepal
Plattdüütsch: Kelkblatt
norsk nynorsk: Begerblad
norsk: Begerblad
occitan: Sepal
português: Sépala
română: Sepală
русский: Чашелистик
Scots: Sepal
srpskohrvatski / српскохрватски: Čašica (botanika)
Simple English: Sepal
Türkçe: Çanak yaprak
українська: Чашолисток
Tiếng Việt: Lá đài
中文: 花萼