Semerĥet

Ebura etikedo de oleujo kun la sigelo de Semerĥet.

Semerĥet estis la sesa faraono de la unua egipta dinastio, ĉ. 2861-2853 a. K.[1] Li estas konsiderata uzurpanto ĉar intence li forviŝis la nomon de Aĝib el plurnombraj objektoj, kaj lia nomo mem estis forviŝita kaj preterlasita en la reĝa listo de Sakkara laŭ ordono de la sukcedinto, Kaa.

Laŭ Manetono li regis 18 jarojn, kaj nomas lin Semempses (laŭ Seksto Julio Afrika kaj Eŭzebo de Cezareo), aŭ Mempses (en la armena versio de Eŭzebo). En la Reĝa Listo de Abidozo li aperas kiel Semsu. En el Reĝlisto de Torino li nomiĝas Semsem kaj diras ke li regis 72 jarojn.

Tiuj ĉi ciferoj estas konsiderataj malpli fidindaj ol la Ŝtono de Palermo, pli proksima en la tempo. Toby Wilkinson, en sia analizo de la ŝtono trovis en la fragmento I de Kairo, registro III: «Semerjet 81/2 jaroj (ĉi cifero estas vera, ĉar la tuta regado registriĝas [tie ĉi]».

La solaj eventoj kiuj aperas en la Ŝtono de Palermo, pro lia mallonga regado ŝajnas religiaj. Ekzistas ebura tabuleto kiu citas lian nomon, ankaŭ la nomon Henuka, altrangulo kiu verŝajne servis al Semerĥet kaj ties sukcedanton, Kaa. En la menciita fragmento de Kairo ankaŭ aperas Batirites, patrino de la faraono.[2]

Manetono asertis ke li estis filo de la antaŭa faraono, Aĝib.

  • notoj

Notoj

  1. von Beckerath
  2. Dodson y Hilton: op. cit., pp. 46-48.
Other Languages
العربية: سمر خت
català: Semerkhet
čeština: Semerchet
Deutsch: Semerchet
Ελληνικά: Σεμερκέτ
English: Semerkhet
español: Semerjet
euskara: Semerkhet
فارسی: سمرخت
suomi: Semerkhet
français: Sémerkhet
galego: Semerkhet
hrvatski: Semerket
magyar: Szemerkhet
Bahasa Indonesia: Semerkhet
italiano: Semerkhet
日本語: セメルケト
ქართული: სემერხეტი
한국어: 세메르케트
Ripoarisch: Semerchet
lietuvių: Semerkhetas
Nederlands: Semerchet
norsk: Semerkhet
occitan: Semerkhet
polski: Semerchet
português: Semempsés
русский: Семерхет
srpskohrvatski / српскохрватски: Semerket
slovenščina: Semerket
српски / srpski: Семерхет
svenska: Semerkhet
Tagalog: Semerkhet
українська: Семерхет
Tiếng Việt: Semerkhet
Yorùbá: Semerkhet
中文: 瑟莫赫特