Santa Cruz de la Sierra

Por aliaj lokoj kun la nomo Santa Cruz, vidu apartigan artikolon

Santa Cruz de la Sierra (en la hispana lingvo Sankta Kruco de la Montaro), ĝenerale konata simple kiel Santa Cruz, estas la dua plej granda urbo de Bolivio.

Ĝi havas ĉirkaŭ unu milionon da loĝantoj, kaj estas la ĉefurbo de la departemento Santa Cruz. Ĝi situas en la oriento de la lando, je alteco de 416 m super marnivelo, kio estas tre malsupre, kompare kun la averaĝo en Bolivio.

Ĝi estis fondita en la 26-a de februaro de 1560, fare de la konkeranto Ñuflo de Chávez. Parto de la malnova urbo estas vizitebla en la arĥeologia loko de Santa Cruz la Vieja (Malnova Sankta Kruco). Oni povas viziti ankaŭ diversajn aliajn lokojn de la kolonia epoko kaj de la inkaa imperio.

En la lastaj monatoj la urbo vidis diversajn protestojn petantajn plian aŭtonomecon por la departemento.

Cattedrale santa cruz.jpg


Other Languages
Aymar aru: Santa Krus
Bahasa Indonesia: Santa Cruz de la Sierra
Bahasa Melayu: Santa Cruz, Bolivia
Dorerin Naoero: Santa Cruz de la Sierra
Simple English: Santa Cruz, Bolivia
vepsän kel’: Santa Krus de la Sjerr
Tiếng Việt: Santa Cruz (Bolivia)