Sankta Vincento Ferrer

Vincento Ferrer
Ferrer.jpg
Naskiĝo23-a de januaro 1350
Morto5-a de aprilo 1419
Kanonizita3-a de junio 1455, en kirko Santa Maria Sopra Minerva (Romo) de Kaliksto la 3-a
Festotago
Atributojfajra globo kaj stelo
v    
Information icon.svg

Vincento FERRER (hispane Vicente Ferrer, valencie Vicent Ferrer; naskita la 23-an de januaro 1350 en Valencio, mortinta la 5-an de aprilo 1419 en Vannes) estis hispana dominikana sacerdoto. Li provis pace solvi la okcidentan skismon de la katolika eklezio. En 1455 li estis sanktigita de papo Kaliksto la 3-a (same valenci-landano).

Liaj sanktulaj atributoj estas fajra globo, stelo kaj baptujo. Li ofte estas prezentata kiel predikanto, kun levita dekstra montra fingro kaj libro en la maldekstra mano.

Oni asertas pri li la konvertadon de miloj da nekristanoj kaj diversajn miraklojn, ekzemple la refluigon de sekiĝinta akvofonto kaj la aperon de flamo super lia kapo.

Vincento Ferrer en 1405 enardigis perpredike el la Preĝejo de Santiago del Arrabal, Toledo, Hispanio, la kontraŭsemidan senton de la paroĥanoj kaj instigis ilin al atako kontraŭ la toleda juda komunumo al kiu senigis el ĉefa sinagogo kiu poste estis konata kiel katolika preĝejo de Santa María la Blanca.

  • verkoj

Verkoj

Vincento Ferrer; bildo fare de Francesco del Cossa
  • De moderno ecclesiae schismate (doktoreca disertaĵo, teologia pravigo de la legitimeco de Klemento la 7-a)
  • De vita spirituali
  • Sermones
  • De suppositionibus dialecticis
  • Quaestio solemnis de unitate universalis
  • Tractatus novus et valde compendiosus contra perfidiam iudaeorum
  • Tractatus consolatorius in tentationibus circa fidem
  • Liber de sacrificio Missae
  • De suppositionibus terminorum
  • De interiori homine formatvus
  • De unitate universalis
Other Languages
беларуская: Вінцэнт Ферэр
беларуская (тарашкевіца)‎: Вінцэнт Фэрэр
български: Висент Ферер
français: Vincent Ferrier
עברית: ויסנט פרר
Fiji Hindi: Vincent Ferrer
Bahasa Indonesia: Vincent Ferrer
português: Vicente Ferrer
slovenščina: Vincencij Ferrer
Kiswahili: Vincent Ferrer
українська: Вінсент Ферер