Sampdoria Genova

Sampdoria Genova
emblemo
Kluba nomo Unione Calcio Sampdoria S.p.A.
KromnomoBlucerchiati, (la) Samp, (il) Doria
Fondita la 12-an de aŭgusto 1946
Stadiono Stadio Luigi Ferraris
Kapacito 36 536
Prezidanto Flago-de-Italio.svg Riccardo Garrone
Trejnisto Flago-de-Italio.svg Gianluca Atzori
Ligo Serie A
2011/12 6-a pozicio, Serie B
transiro al la unua ligo
Oficiala ttt www.sampdoria.it
Hejme
Ekstere
v  d  
Information icon.svg

Sampdoria Genova (oficiale Unione Calcio Sampdoria S.p.A.) estas futbalklubo el la italia urbo Ĝenovo, kiu en la sezono 2011/12 konkuris en la dua itala ligo, Serie B, kaj en 2012/2013 transiras al la unua ligo.

Siajn hejmajn matĉojn la klubo (en la itala oni kutime diras „la Sampdoria“, do uzas inan difinitan artikolon antaŭ la nomo) okazigas en la stadiono Luigi Ferraris, kiun la klubo dividas kun la loka rivala klubo CFC Genova.

Historio

La klubo Sampdoria fondiĝis la 12-an de aŭgusto 1946. Ĝi ekestis per fuzio de la du kluboj SG Sampierdarenese Genova kaj SG Andrea Doria, el kies nomeroj kreiĝis la nova kluba nomo Sampdoria. Ekde tiam la unua vira teamo de la klubo plejparte konkuras en la unua itala ligo de futbalo, nomata Serie A, sed ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj ne havis grandajnsukcesojn.

En 1984/85 la kluba teamo gajnis la italan pokalon, post finala matĉo kontraŭ la klubo AC Milano. Ĝis la jaro 1994 aldoniĝis tri pliaj pokalvenkoj. Per tiuj sukcesoj la klubo plurfoje kvalifikiĝis je la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj, kie la kluba teamo ankaŭ furoris. En la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj de 1988/89 la ĝenova teamo unuafoje atingis la finalon, sed malvenkis kontraŭ la teamo de la kataluna klubo FC Barcelona. Sed jam sekvajare la ĝenova teamo ree estis en la finalo kaj venkis kuntraŭ la flandra klubo RSC Anderlecht. Gianluca Vialli faris ambaŭ genovajn golojn en tiuj matĉo, ambaŭ nur en la plilongiga fazo.

La plej grandan sukceson de la kluba historio la ĝenovanoj havis en la sekva sezono 1990/91, kiam ili venkis la italan ĉampionadon antaŭ la klubo AC Milano. Per tio la ĝenovanoj kvalifikiĝis je la Eŭropa pokalo de pokalvenkintoj de la sezono 1991/92, kie la teamo Sampdoria en la finalo ree renkontis la katalunan teamon de FC Barcelona kaj ree malvenkis.

Gvidanto de tiu sukcesa teamo estis la jugoslavia futbaltrejnisto Vujadin Boškov, kiu trejnis la teamon Sampdoria de 1986 ĝis 1992. Gravaj futbalistoj de tiu tempo estis inter alie golisto Gianluca Pagliuca, defendisto Pietro Vierchowod, mezpoziciisto Attilio Lombardo kaj la atakistoj Gianluca Vialli kaj Roberto Mancini.

Post la jaro 1994 ne eblis reatingi tiajn sukcesojn. Kvankam ĝis la jaro 1998 la teamo restis inter la naŭ plej bonaj de la unua itala ligo, en 1999 atingiĝis nur la 16a pozicio kaj sekvis la transiro al al dua itala ligo. Nur en 2004 sukcesis reveno al la unua ligo.

La plej grandan sukceson de la pli juna kluba historio la teamo havis en la sezono 2009/10, kiam ĝi atingis la kvaran pozicion kaj rajtis partopreni la kvalifikiĝon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA 2010/11. En la lasta kvalikikiga fazo ĝi tamen malvenkis kontraŭ la germania teamo Werder Bremen. La sekva seniluziiĝo sekvis rapide, ĉar en 2011 la teamo havis nur la 18-an pozicion de la unua itala ligo kaj retransiris al la dua ligo.

Sekvajare tamen la klubo per transiropoziciaj matĉoj kontraŭ la teamoj US Sassuolo kaj AS Varese revenis al la unua ligo.

klubaj subtenantoj en la olimpia stadiono de Romo en 2009
Other Languages
azərbaycanca: Sampdoriya FK
беларуская: ФК Сампдорыя
беларуская (тарашкевіца)‎: Сампдорыя Генуя
български: УК Сампдория
bosanski: UC Sampdoria
čeština: UC Sampdoria
Ελληνικά: ΟΚ Σαμπντόρια
euskara: UC Sampdoria
עברית: סמפדוריה
hrvatski: U.C. Sampdoria
magyar: UC Sampdoria
Bahasa Indonesia: U.C. Sampdoria
Basa Jawa: U.C. Sampdoria
Latina: UC Sampdoria
Ligure: Sampdoria
lumbaart: Sampdoria
lietuvių: UC Sampdoria
Baso Minangkabau: U.C. Sampdoria
македонски: ФК Сампдорија
Bahasa Melayu: U.C. Sampdoria
Nederlands: UC Sampdoria
norsk nynorsk: Sampdoria
polski: UC Sampdoria
română: UC Sampdoria
русский: Сампдория
Simple English: U.C. Sampdoria
slovenčina: UC Sampdoria
slovenščina: U.C. Sampdoria
српски / srpski: FK Sampdorija
svenska: UC Sampdoria
Türkçe: UC Sampdoria
українська: Сампдорія
Tiếng Việt: U.C. Sampdoria