Sambalo

Freŝa malajzia sambalo kun salikokoj

Sambalo estas indonezia kaj malajzia kondimento kaj saŭco kiu, tradicie konsistas el pistitaj kapsiketoj kun salo. Sed estas multaj variantoj ĉe kiu oni aldonas vinagron, frititajn cepojn, fermentitajn salikokojn, frukto sukon, sukeron kaj ĉiajn spicojn.

Malajzianoj kaj indonezianoj preferas freŝan sambalon kaj ne tiun el konservujo. Sur lokaj merkatoj oni povas aĉeti diversajn specojn da freŝa sambalo kiuj estas eksponataj en emajlaj ujoj kaj estas vendataj en plastaj saketoj.

Kelkaj el la variantoj:

  • Sambal ulek ( Javo): kapsiketoj, salo.
  • Sambal bajak: kapsiketoj frititaj en oleo kun ajlo
  • Sambal belacan ( Malajzio): kapsiketoj frititaj kun saŭco surbaze de salikokoj
  • Sambal dabo-dabo ( Sulaveso): kapsiketoj kaj freŝaj tomatoj
  • Sambal manis: kapsiketoj, cepoj kaj sukero
  • Sambal terasi ( Javo): kapsiketoj, terasi (surbaze de salikokoj)
  • vidu ankaŭ
Other Languages
čeština: Sambala
Deutsch: Sambal
English: Sambal
español: Sambal
français: Sambal (cuisine)
עברית: סמבל
Bahasa Indonesia: Sambal
italiano: Sambal
日本語: サンバル
Basa Jawa: Sambel
한국어: 삼발
Bahasa Melayu: Sambal
Nederlands: Sambal
polski: Sambal
português: Sambal
slovenščina: Sambal
Basa Sunda: Sambel
svenska: Sambal
தமிழ்: சம்பல்
中文: 參巴醬