Saladino

"Saladin rex Aegypti", manuskripto de la 15a jarcento; tiele Saladino estis viditaj de postaj eŭropanoj.

Saladino (ĉ. 1138 - 4-a de marto 1193) (en araba: Ṣalāḥ ad-Dīn Yūsuf ibn Ayyūb, en kurda: Selahedînê EyûbîSelahedînê Eyûbî) fondis la etne kurdan Ajubidan dinastion de Egiptio kaj Sirio, kies unua sultano li estis.

Ĝeneralaĵoj

Li naskiĝis en kurda familio[1][2][3] en Tikrit ĉe la rivero Tigris. Post unua militista edukado sub la estrado de selĝuka ŝtatoficisto kaj soldato, Saladino defendis Egiption kontraŭ Krucmilitistoj, abolis la fatiman kaliflandon en 1171 kaj restarigis la Sunaismon en Egiptio. Lia famo atingis sian pinton, kiam li rekaptis Jerusalemon je la 2-a de oktobro de 1187 post 88 jaroj da regado de la Krucmilitistoj kaj sukcese defendis la urbon en la Tria Krucmilito. Saladino estris la islaman oponon al la eŭropaj Krucmilitistoj en Levantenio. Je la pinto de sia povo, lia sultanlando inkludis Egiption, Sirion, Mezopotamion, Heĝazon, Jemenon kaj aliajn partojn de Norda Afriko.

Origine sendita al Fatimida Egiptio fare de lia Zengida senjoro Nur ad-Din en 1163, Saladino surgrimpis la rangojn de la Fatimida registaro pro la valoro de siaj armeaj sukcesoj kontraŭ atakoj de Krucmilitistoj sur ĝia teritorio kaj lia persona proksimeco al la kalifo al-Adid. Kiam la onklo de Saladino nome Ŝirkuh mortis en 1169, al-Adid nomumis Saladino'n veziro, malofta nomumo por sunaisma islamano al tia grava posteno en la ŝijaisme estrita kaliflando. Dum lia periodo kiel veziro Saladino komencis subfosi la Fatimidan potencularon, kaj sekve la morton de al-Adid en 1171 li transprenis la registaron kaj harmoniigis la fidelecon de la lando kun la Bagdad-bazita Abasida Kaliflando. En la sekvaj jaroj, li gvidis ekspediciojn kontraŭ la krucistoj en Palestino, ordigis la sukcesan konkeron de Jemeno kaj forpuŝis por-fatimidajn ribelojn en Supra Egiptio.

Ne longe post la morto de Nur-ad-Din en 1174, Saladino propre gvidis la konkeron de Sirio, pace enirante Damaskon laŭ la peto de ĝia reganto. De mezo de 1175, Saladino konkeris Hamaon kaj Homs, okazigante la malkonkordon de siaj iamaj Zengid-senjoroj, kiuj estis la oficialaj regantoj de Sirio. Baldaŭ poste, li venkis la Zengid-armeon en batalo kaj estis poste proklamita la "Sultano de Egiptio kaj Sirio" fare de la abasida kalifo al-Mustadi. Li faris pliajn konkerojn en norda Sirio kaj Jazira, evitante du atencojn kontraŭ sia vivo fare de la Asasinoj, antaŭ reveno al Egiptio en 1177 por trakti temojn tie. Antaŭ 1182, Saladino kompletigis la konkeron de Sirio post konkerado de Alepo, sed finfine ne transprenis la Zengid-fortikaĵon de Mosulo.

Sub la persona gvidado de Saladino, la Ajubida armeo venkis la krucistojn ĉe la decida Batalo de Hattin en 1187, malfermante la vojon al la islamanoj por rekapti Palestinon el la Krucistoj kiuj estis konkerinta ĝin 88 jarojn pli frue. Kvankam la krucisma Jerusalema reĝlando daŭrigus ekzisti por plilongigita periodo, ĝia malvenko ĉe Hattin markis turnopunkton en sia konflikto kun la islamaj potencoj de la regiono. Saladino fariĝis elstara figuro en islama, araba, turka kaj kurda kulturoj.[4] En 1193 li mortis en Damasko, donis multon da sia riĉaĵo al siaj subuloj. Saladino estas entombigita en maŭzoleo najbara al la Moskeo de la Umajadoj.

Malgraŭ lia fiera opozicio al la regado fare de la Kristanoj, Saladino akiris grandan reputacion en Eŭropo kiel kavaliro, tiagrade, ke ekzistis en la 14-a jarcento epikaj poemoj pri liaj glorfaraĵoj, kaj Danto enmetis lin inter la virtajn paganajn spiritojn en Limbo. Lia rilato kun la reĝo Rikardo la 1-a, kiu venkis lin en batalo en 1191, estis miksaĵo de reciproka respekto kaj de militista rivaleco. Kiam Rikardo estis vundita, Saladino eĉ proponis la servojn de lia persona kuracisto. Fakte ne longe post la foriro de Rikardo, Saladino mortis en Damasko, kie lia tombo nun estas grava turisma allogaĵo.

La nomo Salah ad Din signifas "Lumo de Konscio" aŭ "Rekteco de Konscio", kaj dum jarcentoj Saladin estadis inspiro por Islamanoj en multaj aspektoj. Gubernio ĉirkaŭ Tikrit en moderna Irako, Gubernio Saladino (Salah ad Din), estas nomata laŭ Saladino.

Other Languages
Afrikaans: Saladin
Alemannisch: Saladin
አማርኛ: ሳላዲን
aragonés: Saladín
asturianu: Saladín
azərbaycanca: Səlahəddin Əyyubi
башҡортса: Сәләх әд-Дин
žemaitėška: Saladėns
беларуская: Саладзін
беларуская (тарашкевіца)‎: Саладын
български: Салах ад-Дин
brezhoneg: Saladin
bosanski: Salahudin
català: Saladí
нохчийн: Салахьуддин
čeština: Saladin
Чӑвашла: Салах ад-Дин
Cymraeg: Saladin
dansk: Saladin
Deutsch: Saladin
Ελληνικά: Σαλαντίν
English: Saladin
español: Saladino
eesti: Saladin
euskara: Saladin I.a
suomi: Saladin
Võro: Saladin
føroyskt: Saladin
français: Saladin
Frysk: Saladin
Gaeilge: Saladin
galego: Saladino
Bahasa Hulontalo: Salahuddin al-Ayyubi
עברית: צלאח א-דין
हिन्दी: सलाउद्दीन
Fiji Hindi: Saladin
hrvatski: Saladin
Հայերեն: Սալահ ալ-Դին
Bahasa Indonesia: Salahuddin Ayyubi
Ilokano: Saladin
íslenska: Saladín
italiano: Saladino
ქართული: სალადინი
Taqbaylit: Ṣalaḥeddin
Kabɩyɛ: Saladin
қазақша: Салах әд-Дин
한국어: 살라딘
Latina: Saladinus
Ladino: Selahaddin
Limburgs: Saladin
Ligure: Saladin
لۊری شومالی: صلاح الدین أیۈبي
lietuvių: Saladinas
latviešu: Saladīns
मैथिली: सलाउद्दीन
Malagasy: Saladin
македонски: Саладин
монгол: Саладин
मराठी: सालादिन
Bahasa Melayu: Salahuddin al-Ayyubi
Mirandés: Saladino
မြန်မာဘာသာ: ဆလာဒင်
नेपाल भाषा: सलादिन
Nederlands: Saladin
norsk nynorsk: Saladin
norsk: Saladin
occitan: Saladin
ਪੰਜਾਬੀ: ਸਲਾਦੀਨ
polski: Saladyn
Piemontèis: Saladin
português: Saladino
română: Saladin
русский: Салах ад-Дин
русиньскый: Саладін
संस्कृतम्: सलाउद्दीन
sardu: Saladinu
sicilianu: Saladinu
Scots: Saladin
srpskohrvatski / српскохрватски: Saladin
Simple English: Saladin
slovenčina: Saladin (sultán)
slovenščina: Saladin
shqip: Saladini
српски / srpski: Саладин
svenska: Saladin
Kiswahili: Salah ad-Din
Tagalog: Saladin
татарча/tatarça: Сәләхетдин Әюби
українська: Салах ад-Дін
oʻzbekcha/ўзбекча: Salohuddin al-Ayyubiy
Tiếng Việt: Saladin
Winaray: Saladin
吴语: 萨拉丁
მარგალური: სალადინი
ייִדיש: סאלאדין
中文: 萨拉丁
文言: 薩拉丁
Bân-lâm-gú: Saladin
粵語: 撒拉丁