Ségolène Royal

Ségolène Royal
Franca politikisto
Franca politikisto
Personaj informoj
Naskiĝo22-an de septembro 1953 (1953-09-22) (65-jara)
en Ouakam
ŜtatanecoFrancio
Alma materUniversitato Nancio 2Nacia Lernejo pri AdministradoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato de Loreno
Profesiopolitikisto
Oficiala retejohttp://www.desirsdavenir.org
Lingvojfranca lingvo
Familianoj
KunloĝantoFrançois Hollande
InfanojJulien Hollande, Flora Hollande, Thomas Hollande, Clémence Hollande
v  d  
Information icon.svg

Marie-Ségolène ROYAL [maʁi segͻlɛn ʁwajal] (pli konata kiel Ségolène Royal) estas grava franca politikistino kaj membro de la Socialista Partio.

De 1988, ŝi estas deputito en la departemento Deux-Sèvres, kaj prezidentiĝis en 2004 de la regiona konsilio de Puatuo-Ĉarentoj.

Ŝia amkunulo estis la unua sekretario de la socialista partio, François Hollande [Fransŭa Oland]. Ili kune havis kvar gefilojn : Thomas [Toma] (1984), Clémence [Klemãs] (1985), Julien [Ĵüljen] (1987) kaj Flora [Flora] (1992). La paro Ségolène Royal kaj François Hollande oficiale anoncis sian disiĝon la 17-an de junio 2007.

En januaro 2006, anstataŭ memorfesti la 10-an morttagon de la iama socialista prezidento François Mitterrand [Fransŭa Miteran], ŝi preferis translimeniri kaj subteni la kandidatiĝon de Michelle Bachelet [Miŝel Baŝle], en Ĉilio. Ankaŭ ŝia vojaĝo al Italio, por kontraŭi la prezidentiĝon de Silvio Berlusconi [Silvjo Berluskoni] kun la italaj socialistoj, kaj ŝia vizito en Usono, kie ŝi renkontis Hillary Clinton kaj Condoleezza Rice, emfazas la internacian amplekson kiun ŝi ambicias. En la politika franca pejzaĝo, ŝi enpersonigas renoviĝon kaj sendube impulsos la francan socialistan partion, kiu malfortiĝis de la prezidanta baloto de 2002. Ŝi estis la unua virino vere prezidentebla en Francio.

Ekde la 2-a de aprilo 2014 ŝi estas la ministro pri ekologio, daŭripova disvolviĝo kaj energio en la registraro de Manuel Valls.

Kandidato por prezidentiĝo

En 2006, Ségolène Royal kandidatiĝis por esti la socialista konkuranto en la Prezidanta baloto de 2007 en Francio. Ŝi elektiĝis la 16-an de novembro 2006 kiel la socialista kandidato kaj ŝi havis Nicolas Sarkozy [Nikola Sarkozi] kiel ĉefan dekstran (liberalan) kontraŭulon por la prezidentiĝo.

Ségolène Royal ricevis 25.87 % el la voĉdonoj en la prezidanta baloto de la 22-a de aprilo 2007 (1-a turniro) kaj akiris duarangan pozicion post [1])- ŝi tial rajtas partopreni en la decida baloto de la 6-a de majo 2007 (2-a turniro).

Ségolène Royal ricevis 46.94 % el la voĉdonoj en la prezidanta baloto de la 6-a de majo 2007 (2-a turniro), tiel malvenkinte profite al sia kontraŭulo Nicolas Sarkozy, kiu ricevis 53.06 %.

Other Languages
Afrikaans: Ségolène Royal
asturianu: Ségolène Royal
беларуская: Сегален Руаяль
български: Сеголен Роаял
brezhoneg: Ségolène Royal
føroyskt: Ségolène Royal
français: Ségolène Royal
hornjoserbsce: Ségolène Royal
Bahasa Indonesia: Ségolène Royal
Basa Jawa: Ségolène Royal
Taqbaylit: Ségolène Royal
Lëtzebuergesch: Ségolène Royal
lietuvių: Ségolène Royal
Nederlands: Ségolène Royal
português: Ségolène Royal
sicilianu: Ségolène Royal
srpskohrvatski / српскохрватски: Ségolène Royal
Simple English: Ségolène Royal
slovenščina: Ségolène Royal
српски / srpski: Сеголен Роајал
ئۇيغۇرچە / Uyghurche: سېگولەن رويال
українська: Сеголен Руаяль
Tiếng Việt: Ségolène Royal
Bân-lâm-gú: Ségolène Royal
粵語: 羅雅爾