Rumana leo

1-lea bileto

Leo estas la nacia rumana valuto, unuafoje uzata en 1867. En la rumana la nomo estas 'leu' [leŭ] kaj signifas 'leono'. La pluralo estas 'lei' [lej]. Ĝi estis reskalita je la 1-a de julio 2005: 1 nova leo egalas 10000 malnovajn. Unu eŭro valoras 3,6 leojn.

La bildoj sur la novaj biletoj egalas tiujn de la malnovaj (kiuj restis validaj ĝis 2006-12-31), por faciligi la ŝanĝon. Tute nova estas bileto de 500 leoj; la malnovaj biletoj atingis nur 1.000.000.

La valuta kodo de la nova valuto estas RON, tiu de la antaŭa estis ROL. Unu leo egalas al 100 bani (centimoj; bani estas kutima rumana vorto por "mono").

La nomo "leono" devenas de holandaj taleroj, kiuj estis uzataj en Rumanio en la 17-a jarcento kaj kiuj portis bildon de leono. Saman nomon portas la valuto de Moldavio, kulture kaj lingve proksime ligita kun la nuna Rumanio.

bileto de 500.000 malnovaj leoj
malnova monbileto de 1 000 000 leoj
Other Languages
العربية: ليو روماني
asturianu: Leu
žemaitėška: Romonėjės liėjė
беларуская: Румынскі лей
беларуская (тарашкевіца)‎: Румынскі лей
български: Румънска лея
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: রোমানিয়ান লিউ
bosanski: Rumunski lej
català: Leu romanès
čeština: Rumunské leu
Ελληνικά: Λέου Ρουμανίας
English: Romanian leu
español: Leu rumano
français: Leu roumain
galego: Leu romanés
עברית: לאו רומני
hrvatski: Rumunjski lej
magyar: Román lej
Bahasa Indonesia: Leu Rumania
íslenska: Rúmenskt lei
italiano: Leu romeno
ქართული: რუმინული ლეი
latviešu: Rumānijas leja
македонски: Романска леа
Nederlands: Roemeense leu
norsk nynorsk: Rumensk leu
occitan: Leu romanés
polski: Lej
português: Leu romeno
rumantsch: Leu rumen
română: Leu românesc
саха тыла: Румыния лиэйэ
srpskohrvatski / српскохрватски: Rumunski lej
Simple English: Romanian leu
slovenčina: Nový rumunský lei
српски / srpski: Румунски леј
svenska: Rumänsk leu
Türkçe: Rumen leyi
українська: Румунський лей
oʻzbekcha/ўзбекча: Ley (pul birligi)
მარგალური: რუმინული ლეი
Yorùbá: Leu Románíà
Bân-lâm-gú: Romania leu