Rudolf Steiner

Rudolf Steiner
kreinto de la Valdorfa pedagogio(18-a jara)
kreinto de la Valdorfa pedagogio
(18-a jara)
Personaj informoj
NaskonomoRudolf Joseph Lorenz Steiner
Naskiĝo27-an de februaro 1861 (1861-02-27)
en Donji Kraljevec
Morto30-an de marto 1925 (1925-03-30) (64-jara)
en Dornach
TomboDornach
ŜtatanecoAŭstra imperio, Svislando
Alma materTeknika Universitato ĉe Vieno • Universitato Rostock
Profesiookultisto, verkisto, esoteristo
Lingvojaŭstra-germana lingvo
v  d  
Information icon.svg

Rudolf STEINER (naskiĝis la 27-an de februaro 1861 en Donji Kraljevec, mortis la 30-an de marto 1925 en Dornach) estis esoteristo, doktoro de filozofio kaj la idea kreinto de antropozofio kaj Valdorfa pedagogio.

Biografio

Li naskiĝis en la kroata limzono de Aŭstrio-Hungario en familio de aŭstria fervojista oficisto. Li abiturientiĝis en gimnazio en Vieno. En 1889 li finis universitatajn studojn en la fakoj matematiko, natursciencoj, filozofio, literaturo, psikologio kaj medicino. Per la disertacio La baza demando de la ekkonoteorio kun speciala konsidero de la scienca doktrino de Fichte li promociis en Rostock ĉe profesoro Heinrich von Stein.

En Vajmaro li okupiĝis pri la eldono de la natursciencaj verkoj de Johann Wolfgang von Goethe. En Berlino li laboris kiel eldonisto, redaktoro, verkisto, prelegisto kaj instruis en laborista kleriga lernejo. En la jaro 1894 Steiner eldonis sian verkon La filozofio de libereco. Li fondis kulturcentron por diversaj artoj kaj por animsciencaj studoj kaj esploroj en Dornach proksime de Bazelo. Ĝi iĝis ankaŭ renkontejo por la tutmonda antropozofia movado kaj nomiĝas Goetheanum, kiun Steiner konstruigis laŭ propraj arkitektaj planoj. Tie oni ankaŭ nuntempe faras kuracadon per arto kaj novan kuracadon per danco nomita eŭritmio. Steiner laboris ankaŭ kiel pentristo kaj skulptisto. Liaj statuoj estis kreitaj en la spirito de antropozofia kristologio, ekzemple granda statuo de Kristo (la reprezentanto de la homo). Laŭ kristologio tra la mistero en Golgoto, la krucumado de Kristo kaj per la bapto en Jordano Dio enpaŝis en la homon Jesuon. La hejmo de la homo estas en ekstertera kaj spirita sfero.

Other Languages
Afrikaans: Rudolf Steiner
العربية: رودلف شتاينر
български: Рудолф Щайнер
bosanski: Rudolf Steiner
čeština: Rudolf Steiner
español: Rudolf Steiner
français: Rudolf Steiner
hrvatski: Rudolf Steiner
italiano: Rudolf Steiner
македонски: Рудолф Штајнер
Nederlands: Rudolf Steiner
norsk nynorsk: Rudolf Steiner
português: Rudolf Steiner
română: Rudolf Steiner
srpskohrvatski / српскохрватски: Rudolf Steiner
slovenčina: Rudolf Steiner
slovenščina: Rudolf Steiner
српски / srpski: Рудолф Штајнер
Türkçe: Rudolf Steiner
українська: Рудольф Штайнер
Tiếng Việt: Rudolf Steiner