Rubikono

Rubikono (latine, Rubico; itale, Rubicone) estas malgranda rivero en norda Italio. En romia tempo ĝi fluis en Adriatikon inter Ariminum (Rimini) kaj Caesena (Cesena). La nuntempa identeco de la rivero estas necerta, sed oni kutime kredas, ĝi estas la Pisciatello en ĝiaj altaj partoj kaj la Fiumicino al maro.

Romia leĝo malpermesis al generaloj transiri ĝin kun armeo. Oni konsideris la riveron indiki la limon inter la romia provinco Cisalpa Gaŭlio kaj centra Romio; do la leĝo protektis respublikon kontraŭ interna milita minaco.

Kiam Julio Cezaro transiris la riveron 10-an de januaro, 49 a.K., postkurante Pompeon, li rompis la leĝon kaj komencis enlandan militon.Tial hodiaŭ "transiri Rubikonon" signifas - akcepti senrevenan decidon.

Fama diraĵo de la romia verkisto Suetonio pri kiam Cezaro transiris la Rubikonon, estas: Alea iacta est. (la kubo estas ĵetita)

Antaŭ la publikigo de la Unua Libro, Zamenhof diris, ke li staras "antaŭ Rubikono".

Cezaro transiras la Rubikonon
Supozita loko de Rubikono
La Rubikono apud la buŝo ĉe Gatteo a Mare.


Other Languages
Afrikaans: Rubicon
العربية: روبيكوني
беларуская: Рубікон
български: Рубикон
català: Rubicó
Cebuano: Fiume Uso
čeština: Rubikon
Чӑвашла: Рубикон
Cymraeg: Afon Rubicon
dansk: Rubicon
Deutsch: Rubikon
Ελληνικά: Ρουβίκωνας
English: Rubicon
español: Río Rubicón
euskara: Rubikon
فارسی: روبیکن
suomi: Rubikon
français: Rubicon
Frysk: Rubikon
עברית: רוביקון
hrvatski: Rubikon
հայերեն: Ռուբիկոն
Bahasa Indonesia: Rubicon
italiano: Rubicone
日本語: ルビコン川
ქართული: რუბიკონი
한국어: 루비콘강
Latina: Rubico
lietuvių: Rubikonas
latviešu: Rubikona
norsk nynorsk: Rubicon
norsk: Rubicon
occitan: Rubicon
polski: Rubikon
português: Rio Rubicão
română: Rubicon
русский: Рубикон
sicilianu: Rubbiconi
Scots: Rubicon
srpskohrvatski / српскохрватски: Rubikon
Simple English: Rubicon
slovenčina: Rubikon
slovenščina: Rubikon
српски / srpski: Рубикон
svenska: Rubicon
Tagalog: Rubicon
Türkçe: Rubicon
українська: Рубікон
vèneto: Rubicone
Tiếng Việt: Sông Rubicon
中文: 卢比孔河