Romia erao

La romia erao estas erao, kiu nombras la jarojn ekde la fondiĝo de Romo, kiu laŭ tradicio okazis je la 21-a de aprilo 753 a.K.

AUC estas mallongigo por indiki jaron de la erao. AUC estas mallongigo de la latina ab urbe condita -- "el la fondiĝo de la urbo",t.e. Romo.

La romia erao estis la sola erao de la julia kalendaro ĝis1280 AUC (527 p.K.), kiam la kristana erao alvenis. Sed ankaŭ tiu erao nur populariĝis en la frua imperiestra epoko per la granda verko de la historiisto Livio, dum antaŭe romianoj difinis jarojn indikante nur la regantajn konsulojn.

Sed eĉ en la tagoj de Romio, oni ne kutime datis laŭ AUC, sed laŭ la regojaroj de imperiestroj. Ekzemple, kiam Sankta Luko datis la predikadon de Johano la Baptisto, li ne simple diris "En la jaro 783 AUC" sed:

En la 15-a jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Poncio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas venis la vorto de Dio al Johano...
Other Languages
Alemannisch: Varronische Ära
asturianu: Ab urbe condita
български: Ab urbe condita
brezhoneg: Ab urbe condita
bosanski: Ab Urbe condita
Ελληνικά: Ab urbe condita
español: Ab Urbe condita
français: Ab Urbe condita
Nordfriisk: Ab urbe condita
עברית: Ab urbe condita
Bahasa Indonesia: Ab urbe condita
italiano: Ab Urbe condita
ქართული: Ab Urbe condita
қазақша: Ab urbe condita
Latina: AUC
latviešu: Ab urbe condita
македонски: Ab urbe condita
norsk nynorsk: Ab urbe condita
português: Ab urbe condita
română: Ab Urbe condita
русский: Ab Urbe condita
srpskohrvatski / српскохрватски: Ab Urbe condita
Simple English: Ab urbe condita
slovenščina: Ab urbe condita
Basa Sunda: Ab urbe condita
Türkçe: Ab urbe condita
українська: Ab Urbe condita
Tiếng Việt: Ab urbe condita
მარგალური: Ab Urbe condita
文言: 建城
Bân-lâm-gú: Ab urbe condita