Rodriges (insulo)

Rodrigues 76.jpg

Rodriges aŭ (fr) Rodrigues (prononcu [rodrig] kaj ne [rodrigèz] kiel en la hispana) kun nomo prenita de la portugala eksploristo Diogo Rodrigues, estas unu el la insuloj Maskarenoj. Ĉiuj insuloj de la maskarena insularo apartenas al la Respubliko de Mauricio, escepte de la insulo La Réunion, kiu konsistas el franca departemento eksterlanda (Département D'outre Mer aŭ DOM).

Ĝi estas la plej malgranda (109 km², 18 km longa, 8 km larĝa) de la tri maskarena insularo sudokcidente en la Hinda Oceano, 560 km oriente de la insulo Maŭricio, kun plej alta loko de ĉirkaŭ 355 metroj. Ĝi estas ĉirkaŭita de korala rifo. La ĉefurbo estas Port Mathurin.

Je 2006 la insula loĝantaro estis ĉirkaŭ 40,000. La ĉefa lingvo estas Rodriga Kreolo, dum la franca kaj la angla estas parolataj aŭ komprenataj de la loĝantaro. La ĉefa religio estas la Roma Katolikismo kun kelkaj minoritatoj de aliaj religioj. Pleja parto de la loĝantaro estas miksaĵo de afrikaj kaj francoj. Ĉefaj industrioj estas manfarado, agrikulturo, fiŝkaptado kaj turismo.

Other Languages
Afrikaans: Rodrigues
башҡортса: Родригес (утрау)
беларуская: Радрыгес (востраў)
brezhoneg: Rodrigez
čeština: Rodrigues
dansk: Rodrigues
Zazaki: Rodrigues
English: Rodrigues
español: Isla Rodrigues
euskara: Rodrigues
suomi: Rodrigues
français: Rodrigues
galego: Rodrigues
Bahasa Indonesia: Rodrigues
italiano: Rodrigues
lietuvių: Rodrigesas
кырык мары: Родригес ошмаоты
Nederlands: Rodrigues (eiland)
norsk nynorsk: Rodrigues
norsk: Rodrigues
polski: Rodrigues
português: Rodrigues (ilha)
Scots: Rodrigues
српски / srpski: Родригеш
svenska: Rodrigues
Türkçe: Rodrigues
українська: Родригес (острів)
اردو: روڈریگس
Yorùbá: Rodrigues