Rocamadour

Rocamadour [rokamadur] aŭ okcitanlingve Ròcamador [rokamadur] estas franca komunumo situanta en la departemento Lot, regiono Sudo-Pireneoj. La nomo devenas el la sanktejo kaj adorejo de la relikvoj de Amadour, kies sendifekte konservitan korpon oni malkovris en la jaro 1166, antaŭ la enirejo de la mirakla kapelo dediĉita al la Virgulino Maria. Grava pilgrimejo dum jarcentoj (vizito al la Nigra Virgulino), Rocamadour estas nun turisma vilaĝeto kun 614 loĝantoj.

La paroka preĝejo prezentas muran pentraĵon tiel nomata Rakonto pri la Tri Mortintoj kaj la Tri Vivantoj (Dit des trois morts et des trois vifs) : en iu tombejo tri junaj nobeloj estas alparolataj de tri mortintoj kiuj rememorigas al ili la mallongecon de la vivo kaj la gravecon de la anima savo.

Other Languages
беларуская: Ракамадур
беларуская (тарашкевіца)‎: Ракамадур
brezhoneg: Ròcamador
català: Ròcamador
Cebuano: Rocamadour
English: Rocamadour
español: Rocamadour
euskara: Ròcamador
suomi: Rocamadour
français: Rocamadour
Frysk: Rocamadour
galego: Rocamadour
magyar: Rocamadour
Հայերեն: Ռոկամադուր
italiano: Rocamadour
Bahasa Melayu: Rocamadour
Nederlands: Rocamadour
polski: Rocamadour
Piemontèis: Rocamadour
português: Rocamadour
română: Rocamadour
русский: Рокамадур
slovenčina: Rocamadour
српски / srpski: Рокамадур
svenska: Rocamadour
українська: Рокамадур
Tiếng Việt: Rocamadour
Volapük: Rocamadour
Winaray: Rocamadour
Bân-lâm-gú: Rocamadour