Robert de Sorbon

Robert de Sorbon

Robert de Sorbon ( 9-an de oktobro 1201, Sorbon – 15-an de aŭgusto 1274 Parizo) estis franca , konfesigisto de la franca reĝo Ludoviko la 9-a kaj fondinto de la Sorbonne.

Li naskiĝis en malriĉa familio, li finis ekleziajn studojn en Reims kaj Parizo. Pri lia bonvola vivo ekatentis unuafoje Roberto, grafo de Artois, poste ekapogis lin ties frato, la franca reĝo. Li iĝis en 1251 kanoniko en Cambrai, en 1258 en Parizo kaj samtempe persona konfesigisto de la reĝo.

Li komencis instrui en ĉ. 1253 kaj en 1257 fondis la Maison de Sorbonne, kie instruis originale 20 malriĉajn junulojn pri teologio. La Sorbonne ĝuis apogon de la reĝo kaj ekde 1259 eĉ apogon de la papo. Pli poste tiu iĝis kerno de la moderna pariza universitato. Li iĝis ekde 1258 instruisto kaj kanceliero de la universitato. Li predikis kaj instruis tie ĝis sia lasta spiro.

Other Languages
čeština: Robert de Sorbon
français: Robert de Sorbon
Nederlands: Robert de Sorbon
srpskohrvatski / српскохрватски: Robert de Sorbon
slovenčina: Robert de Sorbonne
српски / srpski: Робер де Сорбон
українська: Робер де Сорбон