Robert Graves

Robert GRAVES (n. la 24-an de julio 1895, m. la 7-an de decembro 1985) estis angla poeto, romanisto kaj tradukisto.

Li estis la filo de Alfred Perceval Graces (anglo-irlanda ŝtatoficisto kaj aŭtoro de baladoj) kaj Amalie von Ranke, nevino de la germana historiisto Leopold von Ranke.

Vivo

Li naskiĝis en Wimbledon (distrikto de Londono) kaj studis ĉe St John's College (Oksfordo). Komence de la unua mondmilito li eniris la britan armeon kiel oficiro. Dum la batalo ĉe la Somme (1916) li tre grave vundiĝis (la instancoj eĉ raportis lian morton) sed iom post iom resaniĝis. Krom mallonga periodo en Francio, li pasis la reston de la milito en Anglio.

Li estis amiko de la poeto Siegfried Sassoon, kiu heroe militis sed en 1917 faris publikan kontraŭmilitan deklaron. Robert Graves timis ke estus militproceso, kaj persvadis la armeajn instancojn ke Sassoon suferas pro obus-ŝoko (pro kiu Robert Graves mem iom suferis).

En 1918 Robert Graves edziĝis al Nancy Nicholson, fratino de la angla pentristo Ben Nicholson. Post la fino de la milito li revenis al St John's College por fini siajn studojn. Poste li malsukcese estris malgrandan butikon, antaŭ iĝi instruisto ĉe la universitato de Kairo. Tie lin akompanis lia familio kaj la poeto Laura Riding. Dum mallonga loĝado en Londono li kaj sia edzino disiĝis: Robert Graves kaj Laura Riding translokiĝis al Majorko. En 1936, komence de la Hispana Enlanda Milito, ili revenis al Anglio. En 1939 ili denove translokiĝis, al Pensilvanio, Usono.

Post reveno al Anglio, Robert Graves havis am-aferon kun Beryl Hodge, la edzino de Alan Hodge kun kiu Graves kunlaboris pri du libroj. Li edziĝis al Beryl en 1946, kaj li denove translokiĝis al Majorko la saman jaron. Tie Graves pasis la plejparton de la resto de sia vivo. Li mortis post longa malsano kaj malrapida mensa malplifortiĝado. Li kaj Beryl Hodge entombiĝis en Majorko.

La 11-an de novembro 1985, en Abatejo Westminster, senvualiĝis monumento memore al dek ses militpoetoj, inter kiuj estis Robert Graves.

Other Languages
العربية: روبرت جريفز
asturianu: Robert Graves
تۆرکجه: رابرت قریوز
български: Робърт Грейвс
brezhoneg: Robert Graves
català: Robert Graves
čeština: Robert Graves
Cymraeg: Robert Graves
Deutsch: Robert Graves
English: Robert Graves
español: Robert Graves
euskara: Robert Graves
français: Robert Graves
Gaeilge: Robert Graves
Bahasa Indonesia: Robert Graves
íslenska: Robert Graves
italiano: Robert Graves
Malagasy: Robert Graves
Nederlands: Robert Graves
português: Robert Graves
română: Robert Graves
srpskohrvatski / српскохрватски: Robert Graves
Simple English: Robert Graves
slovenščina: Robert Graves
српски / srpski: Роберт Грејвс
svenska: Robert Graves
Türkçe: Robert Graves
українська: Роберт Грейвс
Tiếng Việt: Robert Graves