Reciprokisma anarkiismo

Portreto de Pierre Joseph Proudhon pentrita en 1865 de Gustave Courbet

Reciprokisma anarkiismo, aŭ simple reciprokismomutualismo estas ekonomika teorio kaj anarkiisma pensoskolo kiu defendas socion kie ĉiu persono povus posedi produktadrimedon, aŭ individue aŭ kolektive, kaj kie komerco reprezentas ekvivalentajn kvantojn de laboro en la libera merkato.[1] Integre al la skemo estis la establado de reciproka banko kiu pruntedonu al produktantoj je minimuma intereso, alta nur por kovri administradon.[2] Mutualismo estas bazita sur la teorio de laboro-valoro kiu asertas ke kiam laboro aŭ ties produkto estas vendata, interŝanĝe, ĝi devus ricevi havaĵojn aŭ servojn enhavantajn "la kvanto de laboro necesa por produkti varon de precize simila kaj egala utileco".[3] Mutualismo originiĝis el la verkoj de la filozofo Pierre-Joseph Proudhon.

Reciprokismo komenciĝis dum la 19-a jarcento en la anglaj kaj francaj laboristaj movadoj, kaj poste adoptis anarkiisman formon konektitan al Pierre-Joseph Proudhon en Francujo kaj aliuloj en Usono. Tio ĉi influis individuismajn anarkiistojn en Usono kiel je Benjamin Tucker kaj je William B. Greene; dum la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj, Charles A. Dana kaj Greene prezentis la verkojn de Proudhon al Usono. Greene adaptis la reciprokismon de Proudhon al usonaj kondiĉoj kaj prezentis ĝin al Tucker.

Reciprokisma anarkiismo temas pri reciprokeco, libera asociado, volonta kontrakto, federacio, kaj reformo de kredito kaj valuto. Multaj reciprokistoj kredas ke merkato sen registara interveno egaligas la prezojn al laborkostoj, malestigante profiton, lupagon, kaj rentumon laŭ la laborteorio de valoro. Firmaoj estus devigitaj konkursi por laboristoj same kiel laboristoj konkursas por firmaoj, plialtigante salajrojn.

Iuj vidas reciprokismon kiel inter individuisma kaj kolektivisma anarkiismoj. En Kio estas Posedaĵo?, Proudhon evoluigas koncepton de "libereco", egala al "anarkio", kiu estas la dialektika "kunigo de komunismo kaj posedaĵo." Greene, influita de Pierre Leroŭ, strebis reciprokismon laŭ la kunigo de tri filozofioj – komunismo, kapitalismo, kaj socialismo. Pli malfruaj individuismaj anarkiistoj uzis la terminon "reciprokismo" sed gardis malmulte la emfazon pri kunigo, dum socialaj anarkiistoj kiel la verkintoj de An Anarchist FAQ (angle Oftaj Demandoj pri Anarkiismo) konsideras reciprokismon esti subaro de sia filozofia tradicio.

Referencoj

  1. Introduction. Mutualist.org. Alirita 2010-04-29.
  2. Miller, David. 1987. "Mutualism." The Blackwell Encyclopedia of Political Thought. Blackwell Publishing. p. 11
  3. Tandy, Francis D., 1896, Voluntary Socialism, ĉapitro 6, paragrafo 15.
Other Languages