Ramno

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ramno
Rhamnus frangula
Rhamnus frangula
Biologia klasado
Regno:Plantae
Divizio:Magnoliophyta
Klaso:Magnoliopsida
Ordo:Rosales
Familio:Ramnacoj Rhamnaceae
Genro:Rhamnus
L.
Specioj

ĉ. 100

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  
Information icon.svg

La ramno (Rhamnus) estas genro (aŭ du genroj, se oni rigardu apartan genron Frangula) de ĉ. 100 specioj de arbustoj, arbedoj kaj malgrandaj arboj inter 1 kaj 10 metroj je alto en familio ramnacoj. Plejparto de anoj de la genro kreskas en modera kaj subtropika klimato en Norda Hemisfero, sed ankaŭ troveblas en kelkaj lokoj de Suda Hemisfero en Afriko kaj Suda Ameriko. Kelkaj ramnoj estas invadaj specioj ekster siaj naturaj arealoj.

En la genro ekzistas kaj falfoliaj, kaj ĉiamverdaj plantoj. La folioj estas simplaj, ĉ. 3-15 cm longaj, aranĝitaj aŭ laŭvice, aŭ popare. Plimulto de ramnoj havas tiun distinktan karakterizaĵon, ke la vejnoj kurviĝas al la ekstremaĵo de la folio. La fruktoj estas malhel-bluaj beroj. Ramnoj estas kutima manĝaĵo por larvoj de multaj Lepidopteroj.

Klasado

La genro dividiĝas je du subĝneroj, kiujn iuj eĉ rigardas apartaj genroj.

  • Subgenro Rhamnus: floroj kun kvar koroloj, butonoj kun butonaj skvamoj, folioj aŭ poparaj aŭ laŭvicaj, branĉoj kun dornoj. Specioj estas:
    • Rhamnus alaternus – Itala ramno
    • Rhamnus alnifolia – Fragilfolia ramno
    • Rhamnus arguta – Denta ramno
    • Rhamnus cathartica – Puriganta ramno (syn. R. catharticus)
    • Rhamnus crocea – Ruĝbera ramno (ssp. crocea), Ileks-folia Ramno (ssp. pilosa)
    • Rhamnus davurica – Dahura ramno
    • Rhamnus diffusus
    • Rhamnus globosa – Lokao
    • Rhamnus ilicifolia – Ileks-folia reĝbero
    • Rhamnus japonica – Japana ramno
    • Rhamnus lanceolata – Lancfolia ramno
    • Rhamnus libanotica
    • Rhamnus lycioides
    • Rhamnus petiolaris
    • Rhamnus pirifolia – Insula ruĝbera ramno
    • Rhamnus prinoides – Brilfolia ramno
    • Rhamnus saxatilis – Roka ramno, Avignona ramno, Avignona bero (syn. R. infectoria, R. infectorius)
    • Rhamnus serrata – Segilfolia ramno
    • Rhamnus smithii – Ramno de Smith
    • Rhamnus staddo – Staddo (syn. R. rhodesicus)
    • Rhamnus tinctoria - Ramno de Dyer (syn. R. saxatilis ssp. tinctorius)
    • Rhamnus utilis – Ĉina ramno
  • Subgenro Frangula: floroj kun kvin koroloj, butonoj sen skvamoj, folioj ĉiam laŭvicaj, branĉoj sen dornoj. Specioj estas:
    • Rhamnus betulaefolia (Frangula betulifolia) – Betul-folia ramno
    • Rhamnus californica (Frangula californica) – Kalifornia ramno, Kafe-bero
    • Rhamnus caroliniana (Frangula caroliniana) – Karolina ramno, India Ĉerizo (syn. R. carolinianus)
    • Rhamnus frangula (Frangula alnus) – Frangolo, Fragila ramno, Rompanta ramno, Nigra Hunda Arbo
    • Rhamnus glandulosa - Sanguinho
    • Rhamnus latifolia (Frangula azorica)
    • Rhamnus purshiana (Frangula purshiana) – Cascara (syn. R. purshianus)
    • Rhamnus rubra (Frangula rubra) – Ruĝa ramno
    • Rhamnus sphaerosperma (Frangula sphaerosperma) – Uest-India ramno
Other Languages
Ænglisc: Heorotbrēr
العربية: نبق
azərbaycanca: Murdarça
تۆرکجه: موردارچا
башҡортса: Бүре муйылы
български: Зърнастец
català: Rhamnus
Cebuano: Rhamnus
čeština: Řešetlák
kaszëbsczi: Szatlach
dansk: Korsved
Deutsch: Kreuzdorn
dolnoserbski: Gokowc
español: Rhamnus
suomi: Paatsamat
français: Nerprun
עברית: אשחר
hrvatski: Krkavina
hornjoserbsce: Hokowc
հայերեն: Դժնիկ
Ido: Ramno
italiano: Rhamnus
ქართული: ხეშავი
қазақша: Қаражеміс
lietuvių: Šunobelė
Nederlands: Vuilboom
polski: Szakłak
português: Rhamnus
русский: Жостер
svenska: Getaplar
Türkçe: Cehri
Winaray: Rhamnus
ייִדיש: פוילבוים
中文: 鼠李属