Pontio Pilato

Ecce Homo (" Jen homo!"), bildigo far Antonio Ciseri de Pontio Pilato prezentanta turmentatan Jesuon al la popolo de Jerusalemo

Pontio Pilato (Poncio laŭ PIV2002) ( latine Pontius Pilatus) laŭ Biblio estis provincestro (prefekto, guberniestro) de la romia provinco Judeo inter la jaroj 26 kaj 36. Li estas menciita de Tacito kaj jud-romiano Flavio Jozefo, sed li estas plej konata pro sia rolo en la morto de Jesuo laŭ rakonto de evangelioj. Lia vivado antaŭ kaj post Judeo estas nur legenda. Ekzemple, lia edzino estus Prokulo, sanktigita de ortodoksismo.

Kia estis Pilato

Laŭ Jozefo, Pilato malrespektis judan sintenon, ekzemple vidigante romiajn standardojn:

Iam, kiam soldatoj sub liaj ordonoj venis al Jerusalemon, li kaŭzis, ke ili kunportu siajn standardojn, sur kiuj estis la kutimaj bildoj de la imperiestro. La standardoj estis portitaj diskrete nokte, sed ilia ĉeesto estis baldaŭ malkovrita. Tuj, multopoj de maltrankvilaj judoj rapidis al Caesarea por postuli de li la forporton de la malamataj standardoj. Dum kvin tagoj li rifuzis akcepti ilin, sed je la sesa li sidiĝis ĉe la juĝoseĝo, kaj, kiam la judoj estis enirigitaj, li ĉirkaŭigis ilin de soldatoj kaj minacis ilin per tuja mortigo, krom se ili ĉesas ĝeni lin pri la afero. La judoj tiam kuŝiĝis sur plankon kaj malkovris siajn kolon, deklarante ke ili preferis morton je ofendo al siaj leĝoj. Pilato, neeme mortigi tiom multajn, cedis kaj forportigis la standardojn.
Flavio Jozefo, Juda milito 2.169-174; Judaj antikvaĵoj 18.55-59

Benjamín Urrutia kredas, ke la sennoma estro de tiu protestantaro estis probable Jesuo.

Other Languages
Afrikaans: Pontius Pilatus
aragonés: Poncio Pilato
azərbaycanca: Ponti Pilat
беларуская: Понцій Пілат
беларуская (тарашкевіца)‎: Понтыюс Пілят
български: Пилат Понтийски
català: Ponç Pilat
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Pontius Pilatus
čeština: Pilát Pontský
Cymraeg: Pontius Pilat
español: Poncio Pilato
français: Ponce Pilate
hrvatski: Poncije Pilat
Bahasa Indonesia: Pontius Pilatus
italiano: Ponzio Pilato
日本語: ピラト
қазақша: Понтий Пилат
Ripoarisch: Ponzius Pilatus
lietuvių: Poncijus Pilotas
latviešu: Poncijs Pilāts
македонски: Понтиј Пилат
Bahasa Melayu: Pontius Pilate
Plattdüütsch: Pontius Pilatus
Nederlands: Pontius Pilatus
occitan: Ponç Pilat
português: Pôncio Pilatos
română: Pilat din Pont
русский: Понтий Пилат
srpskohrvatski / српскохрватски: Poncije Pilat
Simple English: Pontius Pilate
slovenčina: Pilát Pontský
slovenščina: Poncij Pilat
српски / srpski: Pontije Pilat
Kiswahili: Ponsyo Pilato
Tagalog: Poncio Pilato
Türkçe: Pontius Pilatus
татарча/tatarça: Pontiy Pilat
українська: Понтій Пилат
اردو: پیلاطس
Tiếng Việt: Phongxiô Philatô
粵語: 彼拉多