Plinio la Maljuna

Plinio la Maljuna
Grande Illustrazione del Lombardo Veneto Vol 3 Plinio Secondo 300dpi.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo30-an de novembro 2022 (2022-11-30)
en Komo
Morto24-an de aŭgusto 1979 (1979-08-24) (-44-jara)
en Stabiae
Kaŭzo de mortovulkana erupcio
ŜtatanecoRoma regno
Profesioverkisto, historiisto, advokato, natursciencisto
Lingvojlatina lingvo
VerkaroNatural History
Familianoj
InfanoPlinio la Juna
v  d  
Information icon.svg
Plinio la pli maljuna

Gaius Plinius Secundus konata kiel Plinius maior, tio estas Plinio la Maljuna (por diferencigi lin disde lia nevo Plinio la Juna), naskita ĉirkaŭ la jaro 23 en Novum Comum (Como), mortinta je la 24-a de aŭgusto 79) estis romia klerulo kaj nobelo.

Plinio faris nobelan karieron unue kiel advokato, poste kiel armea komandanto kaj posta guberniestro (procurator) en diversaj provincoj. Li tiel akiris sciojn pri la regionoj ĝermanaj kaj estis akompananto de la imperiestroj Vespasiano kaj Tito dum ties kampanjoj al Ĝermanio.

Li konatiĝis al la posteula mondo per sia verko Naturalis historia ("naturhistorio"). Ĝi estas speco de 37-voluma enciklopedio, dediĉita al Tito, kaj resumas la natursciencan scion de la epoko. Plinio ĝisvivis la publikigon de la unuaj dek volumoj (per mana kopiado); la ceteraĵo estis publikigita nur post lia morto.

Plinio kiel prefekto de la romia ŝiparo en Mediteraneo en la jaro 79 eksciis pri la erupcio de Vezuvio kaj veturis ŝipe al la Golfo de Napolo por esplori la erupcion kaj helpi la viktimojn de la katastrofo.Tie li estis sufokita de vulkanaj gasoj.Lia nevo Gaius Plinius Caecilius Secundus minor, konata kiel Plinio la Juna, 27 jarojn poste skribis al Tacito pri lia morto.

Escepte de Naturalis historia ĉiuj verkoj de Plinio perdiĝis.Tamen kelkaj estis uzitaj kiel fontoj de aliaj aŭtoroj, ekzemple lia verko Bella Germaniae (militoj de Ĝermanio) estis uzata de Tacito.

En kelkaj lingvoj oni uzas lian nomon por distingi fortajn vulkanajn erupciojn kiel "pliniajn".

Strukturo de Naturalis historia

Other Languages
Alemannisch: Plinius der Ältere
aragonés: Plinio o Viello
azərbaycanca: Böyük Plini
беларуская: Пліній Старэйшы
български: Плиний Стари
bosanski: Plinije Stariji
català: Plini el Vell
čeština: Plinius starší
español: Plinio el Viejo
فارسی: پلینیوس
français: Pline l'Ancien
Gaeilge: Plinias Mór
हिन्दी: प्लिनी
hrvatski: Plinije Stariji
հայերեն: Պլինիոս Ավագ
Bahasa Indonesia: Plinius yang Tua
íslenska: Plinius eldri
Lingua Franca Nova: Plinio la Vea
Malagasy: Pline l'Ancien
македонски: Плиниј Постариот
മലയാളം: പ്ലീനി
Bahasa Melayu: Plinius yang Tua
Napulitano: Plinio 'o Viecchio
Nederlands: Plinius de Oudere
norsk nynorsk: Plinius den eldre
ਪੰਜਾਬੀ: ਵੱਡਾ ਪਲੀਨੀ
português: Plínio, o Velho
rumantsch: Plinius il Vegl
srpskohrvatski / српскохрватски: Plinije Stariji
Simple English: Pliny the Elder
slovenčina: Plínius Starší
slovenščina: Plinij starejši
српски / srpski: Плиније Старији
українська: Пліній Старший
اردو: پلینیوس
Tiếng Việt: Gaius Plinius Secundus
მარგალური: პლინიუს უნჩაში
中文: 老普林尼