Pirono

Pirono.

Pirono (en greka Πύρρων Pyrrōn, ĉ. 360 a.K. – ĉ. 270 a.K.), estis greka filozofo de la klasika antikveco, kaj studento de orienta filozofio kaj ŝajne la unua konata greka skeptika filozofo kaj inspiro por la skolo konata kiel Pironismo, fondita de Enesidemo en la 1a jarcento a.K.

Diogeno Laertio informis ke Pirono, kun Anaksarĥo, veturis kun Aleksandro la Granda en lia esplorado de Oriento, 'tiele ke eble li alvenis tiom for kiom ĝis la Gimnosofistoj en Barato kaj la Magi' en Persio. Tiu ekspono al orienta filozofio ŝajne inspiris lin adopti vivon de soleco; reveninte al Elis, li vivis en malriĉaj cirkonstancoj, sed estis tre honoritaj de Elisanoj kaj annkaŭ de Atenanoj, kiu havigis al li la rajtojn de civitaneco.

Pirono verkis nenion. Liaj doktrinoj estis registritaj en la verkoj de lia disĉiplo Timono de Flio. Bedaŭrinde tiuj verkoj estas ĉefe perditaj. Nuntempe la odeoj de Pirono estas konata ĉefe pere de la libro Skizo de Pironismo verkita de la greka filozofo kaj kuracisto Seksto Empiriko.

Oni ne scias kial la skolastiko de la Mezepoko estis tiom malamika al la pirona filozofio, sed kiel konsekvenco oni detruis grandan parton de la eskeptikisma enhavo. Iom malverŝajne oni povas dedukti ke ĉar Pirono ne akceptis la principon de la silogismo (se A esras B kaj B estas C, tiam A estas C), la mezepokaj skolastikuloj ne akceptis lin. [1]

Referencoj

  1. Karl Marx El pensamiento histórico: ayer y hoy, p. 38, UNAM
Other Languages
العربية: بيرو (فيلسوف)
azərbaycanca: Pirron
български: Пирон от Елида
brezhoneg: Pyrrhon
bosanski: Piron iz Elide
català: Pirró d'Elis
Ελληνικά: Πύρρων
English: Pyrrho
español: Pirrón
eesti: Pyrrhon
euskara: Pirron
فارسی: پیرهون
suomi: Pyrrhon
français: Pyrrhon d'Élis
hrvatski: Piron
magyar: Pürrhón
Հայերեն: Պիհռոն
Bahasa Indonesia: Pyrron
íslenska: Pyrrhon
italiano: Pirrone
日本語: ピュロン
қазақша: Пиррон
한국어: 피론
Latina: Pyrrho
Nederlands: Pyrrho van Elis
norsk: Pyrrhon
português: Pirro de Élis
русский: Пиррон
srpskohrvatski / српскохрватски: Piron
slovenčina: Pyrrhón z Élidy
slovenščina: Piron
српски / srpski: Пирон
svenska: Pyrrhon
தமிழ்: பிரோ
Türkçe: Phyrrhon
українська: Піррон
Tiếng Việt: Pyrrho
中文: 皮浪