Perioda tabelo

La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam variantoj de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendelejev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn („periodajn“) ecojn de kemiaj elementoj. La ĝusta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata dum malkovro de pliaj kemiaj elementoj, kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj.[1]

La perioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo ankaŭ trovas vastan aplikon en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo, laŭ ties versio de februaro 2010, enhavas 118 elementojn (elementoj 1H ĝis 118Og).

Strukturo de la tabelo

La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn („periodajn“) kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj atomnumeroj (t.e. la kvanto de protonoj en la atoma kerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn („grupoj“). Laŭ la teorioj de kvantuma mekaniko de elektrona konfiguraĵo de la atomoj, ĉiu horizontala vico („periodo“) en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la s-, p-, d- kaj f-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.

Sur printitaj tabeloj ĉiu elemento kutime aperas per sia elementa simbolo kaj atomnumero; multaj versioj de la tabelo ankaŭ listigas atomajn masojn kaj alian informon, ekzemple akronimita elektrona konfiguraĵo, elektronegativeco kaj la plej ofta valento.

Laŭ la stato de 2010 la tabelo enhavas 118 kemiajn elementojn, kies malkovro estis konfirmita. 94 nature troveblas sur la Tero, kaj la resto estas sintezitaj elementoj, kiuj estis produktitaj en partiklaj akceliloj. Elementoj 43 (teknecio), 61 (prometio), 93 (neptunio) kaj 94 (plutonio) ne havas stabilajn izotopojn kaj estis unue malkovritaj per sintezo; tamen, kiel oni poste eltrovis, ili troviĝas en spuraj kvantoj kiel produktoj de disfalo de naturaj radioaktivaj elementoj.

Other Languages
Acèh: Drah kimia
Afrikaans: Periodieke tabel
Alemannisch: Periodensystem
العربية: جدول دوري
asturianu: Tabla periódica
Boarisch: Periodnsystem
беларуская (тарашкевіца)‎: Пэрыядычная сыстэма хімічных элемэнтаў
বিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরী: পর্যায় সারণী
Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄: Nguòng-só ciŭ-gĭ-biēu
Cymraeg: Tabl cyfnodol
ދިވެހިބަސް: ޕީރިއަޑިކް ތާވަލު
Gàidhlig: Clàr pillteach
ગુજરાતી: આવર્ત કોષ્ટક
客家語/Hak-kâ-ngî: Ngièn-su chû-khì-péu
Fiji Hindi: Periodic table
Bahasa Indonesia: Tabel periodik
íslenska: Lotukerfið
日本語: 周期表
Gĩkũyũ: Metha Njokereri
한국어: 주기율표
lumbaart: Taula periodica
Baso Minangkabau: Tabel periodik
Bahasa Melayu: Jadual berkala
Plattdüütsch: Periodensystem
नेपाल भाषा: तत्त्वमां
Nederlands: Periodiek systeem
norsk nynorsk: Periodesystemet
Papiamentu: Mesa periodiko
Piemontèis: Tàula periòdica
português: Tabela periódica
tarandíne: Tavele Periodiche
srpskohrvatski / српскохрватски: Periodni sistem elemenata
Simple English: Periodic table
српски / srpski: Периодни систем
Sranantongo: Periodiki sistemi
Basa Sunda: Tabél periodik
Kiswahili: Mfumo radidia
Türkçe: Periyodik tablo
oʻzbekcha/ўзбекча: Kimyoviy elementlar davriy sistemasi
Tiếng Việt: Bảng tuần hoàn
West-Vlams: Periodiek système
Bân-lâm-gú: Chiu-kî-piáu