Paul Goodman

Paul GOODMAN ([ˈ|g|ʊ|d|m|ə|n]; naskiĝis la 9-an de septembro 1911, mortis la 2-an de aŭgusto 1972) estis usona romanisto, dramaturgo, poeto, literatura kritikisto, kaj psikoterapiisto, kvankam lastatempe plej bone konata kiel socia kritikisto kaj anarkiisma filozofo.

Ofte konsiderita kiel sociologo, li arde malakceptis esti tio en prezento ĉe la Experimental College de San Francisco en 1964, kaj fakte diris ke li ne povus legi sociologion ĉar ĝi estas tro ofte senviva. Li estis aŭtoro de dekduoj de libroj kiaj Growing Up Absurd kaj The Community of Scholars, kaj estis aktivuloj pri la pacisma maldekstro en la 1960-aj jaroj kaj ofte li estis citata kiel inspiro por la studenta movado de tiu jardeko. Kiel terapiisto, li esits kunfondinto de la Gestalt-terapio en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.

Other Languages
català: Paul Goodman
Deutsch: Paul Goodman
English: Paul Goodman
español: Paul Goodman
فارسی: پل گودمن
français: Paul Goodman
magyar: Paul Goodman
português: Paul Goodman
русский: Гудман, Пол